Gugl/o

Guglo

RET Interreta firmao, kies plej fama servo estas samnoma universala serĉilo: ĝi inkluzivas ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj, Guglo-serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj [1]; dum kongreso de germanaj ĵurnalistoj juna redaktorino serioze demandis pli aĝan kolegon: „Kiel do vi reserĉadis antaŭ ol ekzistis Guglo?” [2]; la moderna „Stratvido” de Guglo enretigas la rezulton de sia fotado, ebligante tridimensian ret-viziton al multaj anguloj de la mondo [3].
Rim.: Oni nomas ankaŭ 10100 unu „guglo“.
angle:
 Google
beloruse:
 Гугл
france:
 Google
pole:
 Google

administraj notoj