guru/o PIV1

guruo

1.
REL Majstro, instruanto kaj gvidanto precipe en la hindua religio: la Guruo, alta, bela viro, havis longan nigran hararon [1]. VD:lamao
2.
(ofte ironie) Homo tre aŭ eĉ tro volonte fidata pri granda kompetento en iu fako: usona guruo pri komputila sekureco [2]; neniu pensis tiam pri aĉetado per tutmonda reto, kiu ekzistis nur en la menso de kelkaj guruoj Kon11 . VD:eksperto, fakulo
1. S. Zaft: sengurue en Usono, Esperanto sub la Suda Kruco, 1997-01 02, (25)
2. M. Pancorbo: Nova norma ĉifralgoritmo..., soc.culture.esperanto, 2000-10-05
angle:
guru
beloruse:
гуру
bulgare:
гуру
ĉeĥe:
guru
ĉine:
骨灰級 [gǔhuījí]
france:
gourou
germane:
Guru
hinde:
गुरु [guru]
hispane:
gurú
katalune:
guru
portugale:
guru
slovake:
guru
ukraine:
ґуру (індуїстський духовний учитель)

administraj notoj