*gut/i UV
*guti
(ntr)
-
Deflui, fali guto post guto:
akvo […] gutis de la branĉoj
[1];
ŝiaj larmoj komencas malrapide guti sur la kusenon
Metrop
;
ŝvito gutas de lia frunto
Metrop
;
la birdo tiel mordis mian fingron, ke la sango elgutis
[2];
inter la tabloj paŝis leonoj, de kies palflavaj barboj gutis sango
[3];
mi havos bonan rostaĵon, poste multe da graso, kiu gutos
[4];
ventegoj […] pluvogutojn ŝutas: grandaj, helaj kaj rondaj, kvazaŭ
hajlo gutas
[5];
(figure)
perfido gutas senĉese, kiel la akvo el fendita barelo
[6];
la tegmento gutis
[7];
mia nazo gutis pro la malvarmo
[8];
malpacema virino estas kiel konstanta gutado
[9];
abela ĉelaro el kiu gutis mielo
[10];
ne gutas mielo el la ĉielo
(neniu akiro sen laboro)
PrV
.
ŝvitiĝi,
tralikiĝi
1.
Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LIV
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro X.
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
7. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Jan Fridegård
8. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:13
10. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo

- angle:
- drip (vi)
- beloruse:
- крапаць
- bulgare:
- капя
- ĉeĥe:
- kapat
- ĉine:
- 渧 [dì], 掉 [diào], 零 [líng]
- france:
- goutter, *dégoutter
- germane:
- *tropfen, *triefen
- hispane:
- gotear
- hungare:
- csepeg ne ~as mielo el la ĉielo: nem hullik manna az égből.
- indonezie:
- menetes, menitik, menitis
- japane:
- したたる
- katalune:
- degotar, gotejar ne ~as mielo el la ĉielo: les garrofes no cauen del cel.
- nederlande:
- druppelen
- portugale:
- gotejar, pingar
- ruse:
- *капать (падать каплями)
- slovake:
- kvapkať
- svede:
- droppa
- tibete:
- ཤོར་
- ukraine:
- капати, крапіти
*guto [11]
- 1.
- Globeto, malgranda ero, kiu defluas el fluaĵo: grandaj gutoj da roso […] kuŝis sur la folioj [12]; guto de la pluvo kaj la larmo de ĝojo kunfandiĝis en unu guton [13]; dikaj gutoj da ŝvito fluadis de ŝia frunto [14]; pluvis, ne guton post guto […], sed amase, kiel akvofalo [15]; eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan PrV .
- 2.
- Malgranda kvanto da fluaĵo: guto da vino, da akvo; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus PrV ; trinki ĝis la lasta guto de sia glaseto [16]; plena glaso da vino, sed kun guto da veneno PrV ; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus PrV .
- 3.
- (figure) Iometo da io abstrakta: lia lasta guto da kuraĝo [17]; (figure) ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi spritaj mokoj [18]; pli helpas guto da feliĉo ol barelo da saĝo PrV .
11.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
gut'o
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
15. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro XI.
16. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX
17. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
18. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I

- drop (n, a small amount of liquid)
- beloruse:
- кропля
- bulgare:
- капка
- ĉeĥe:
- guta, kapka
- ĉine:
- 点 [diǎn], 滴 [dī], 水滴 [shuǐdī]
- france:
- goutte
- germane:
- Tropfen
- hispane:
- gota
- hungare:
- csepp sen ~oj malgrandaj maro ne ekzistus: cseppből lesz a tenger.
- indonezie:
- tetes, tetesan, titik, titikan, titis, titisan
- japane:
- しずく, 一滴 [いってき], 微量 [びりょう]
- katalune:
- gota sen ~oj malgrandaj maro ne ekzistus: tota pedra fa paret.
- nederlande:
- druppel
- nepale:
- ड्रप
- portugale:
- gota, pingo
- ruse:
- капля
- slovake:
- guta, kvapka
- svede:
- droppe
- tibete:
- ཐིག་པ་
- ukraine:
- крапля
gut
gutigi
(tr)
- Faligi gutojn, verŝi pogute: lia ĉielo gutigas roson [20]; Kian venenon Seneko gutigas en lian orelon [21]? la folioj post la pluvo gutigas la akvon per milkoloraj perloj.
20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 33:28
21. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Oka
21. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Oka
- angle:
- drip (vt)
- beloruse:
- капаць (рабіць кроплі)
- ĉeĥe:
- kapat (něco), lít po kapkách
- france:
- égoutter, verser goutte à goutte
- hispane:
- escurrir, verter gota a gota, destilar (sentido de rezumar)
- hungare:
- csepegtet
- indonezie:
- menetesi, meneteskan, menitiki, menitikkan, menitisi, menitiskan
- japane:
- 滴下する [しずくかする]
- katalune:
- destil·lar
- nederlande:
- doen druppen
- portugale:
- pingar
- ruse:
- капать (ронять капли)
- slovake:
- liať po kvapkách
- ukraine:
- капати, лити краплями
gute, pogute
- Guto post guto, iom post iom malrapide: verŝi pogute; ĉirkaŭpremi la citronon per la mano kaj la suko elfluas aŭ gute [22]; ĉu viajn informojn vi ricevas nur po-gute [23]? feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue PrV .
22.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 27. Dekstra Mano Ne Sciu Kion Faras La Maldekstra.
23. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano enketas pri Ĝoja Karal
23. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano enketas pri Ĝoja Karal
- angle:
- drop by drop
- beloruse:
- па кроплі
- ĉeĥe:
- po kapkách
- ĉine:
- 一滴一滴地 [yīdīyīdīde]
- france:
- goutte à goutte
- germane:
- tropfenweise
- hispane:
- gota a gota
- hungare:
- cseppenként, apránként
- indonezie:
- tetes demi tetes, titik demi titik, titis demi titis
- japane:
- 一滴ずつ [ひとてきずつ], 少しずつ [すこしずつ]
- katalune:
- de gota en gota, de mica en mica
- nederlande:
- druppelsgewijs
- portugale:
- gota a gota
- ruse:
- по капле
- slovake:
- po kvapkách
- ukraine:
- по краплі
deguti
(ntr)
- Fali gutante: unu sangoguto, vere nur unu sola, degutis de la blanka ĉefplumo [de la anĝela flugilo] [24]; li per unu mano kaptis la oleon degutantan de la pano [25]; (figure) kiam li respondis, malŝato kaj malaprobo kvazaŭ degutis el liaj vortoj [26].
24.
H. C. Andersen, trad. K. Knopf:
Malica princo, Dansk Esperanto-Blad, 1942-11
25. M. Müller, trad. V. Lutermano: Malsatartisto, [2002]
26. A. García Fumero: Releviĝo, Monato, 1998/01, p. 20
25. M. Müller, trad. V. Lutermano: Malsatartisto, [2002]
26. A. García Fumero: Releviĝo, Monato, 1998/01, p. 20
- angle:
- drip down, drip out
- beloruse:
- капаць (з чагосьці)
- ĉeĥe:
- kanout, okapávat, skapávat
- france:
- goutter (de qc), dégoutter, couler (goutte à goutte)
- germane:
- herunter tropfen
- hispane:
- gotear de
- hungare:
- lecsepeg
- indonezie:
- menetes jatuh, menitik jatuh, menitis jatuh
- katalune:
- degotar
- slovake:
- odkvapkávať
traguti
(x)
-
Traflui tra iu materialo kaj transe guti:
pluvo tragutas tra la tegmento;
(figure)
malluma, altloka, tureta ĉambro, kie la lumo tragutis sur la palan kanvason
nur de supre
[27];
petrolo tragutis, mi neniam vidis ion similan […]
tragutado[n…], ni ĝin konservis en la pruo de la boato kaj de tie
ĝi tragutis ĝis la direktilo
[28].
liki,
penetri1
27.
Edgar Allan Poe, trad. Albert Frank Milward: La ovala portreto
28. Jerome Klapka Jerome, trad. G. Badash: Tri viroj en boato, Ĉapitro IV
28. Jerome Klapka Jerome, trad. G. Badash: Tri viroj en boato, Ĉapitro IV
- angle:
- drip through
- beloruse:
- працякаць кроплямі (празь нешта)
- ĉeĥe:
- prokapávat, zatékat
- france:
- s'infiltrer, traverser (liquide)
- hispane:
- infiltrarse, filtrarse
- indonezie:
- menetes menembus, menitik menembus, menitis menembus
- japane:
- しみ通る [しみとおる]
- slovake:
- prekvapkávať