1hamak/o

hamako

Ŝnura reto aŭ tolaĵo, horizontale pendigita per siaj du ekstremaĵoj kaj formanta porteblan liton, en kiu oni kuŝas, aŭ sin balancas: post ne luksa vespermanĝo apud lumiga fajro, ni nin kuŝigis en niajn hamakojn por dormi [1].
1. Werner Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 20a
angle:
hammock
beloruse:
гамак
ĉeĥe:
hamak, hamaka, visutá síť, závěsná houpačka, závěsné lůžko
france:
hamac
germane:
Hängematte
hispane:
hamaca
hungare:
függőágy
itale:
amaca
japane:
ハンモック [はんもっく]
kekĉie:
ab̕
nederlande:
hangmat
pole:
hamak
portugale:
rede (de dormir, balançar etc)
ruse:
гамак, подвесная койка
slovake:
hamak, visutá posteľ
ukraine:
гамак, підвісне ліжко

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.