Haman/o
Hamano
Laŭ la libro Ester, la plej alta ministro de la persa reĝo
Aĥaŝveroŝo, alinome Kserkso la 1-a, kiu provis murdigi ĉiujn
judojn
en unu tago:
la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon filon de Hamedata la
Agagidon,
altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj kiuj
estis ĉe li
[1];
ĉar oni diris al li, el kiu popolo Mordeĥaj estas, tial Haman
ekintencis ekstermi ĉiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno
de
Aĥaŝveroŝ
[2]
Hamano volis ekscii la plej konvenan daton por murdi la judojn,
tial
li decidis ĵeti bileton per kies perado estis vidigota la ĝusta
tago
por la plenumo de la plano
[3].
purimo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 2:23
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:6
3. Vikipedio, Purimo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:6
3. Vikipedio, Purimo
- beloruse:
- Аман (бібл.), Гаман
- france:
- Haman, Aman
- germane:
- Haman
- pole:
- Haman
- ukraine:
- Аман