handikap/i
handikapi
-
(tr)
Doni malavantaĝon; malhelpi: ĝuste la ortografio, la komplikeco de la vortaro kaj disleksio handikapas [1]; Valonio estas ekonomia dezerto, pezo, kiu handikapas Flandrion [2]; infanoj vidhandikapitaj [3]; studentoj […] psike aŭ korpe handikapitaj [4]; juna knabino, mense handikapita [5]; la Specialaj Olimpikoj, en kiuj mense handikapitaj atletoj el multaj landoj montris siajn kapablojn [6].
1.
Monato, Raita Pyhälä: Ĉu ŝerco, ĉu satiro?
2. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes
3. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas
4. Monato, Paul Gubbins: Poŝkomputiloj kaj klasĉambroj
5. Monato, Gerrit Berveling: Opinio: Tro Senkosta Pentemo
6. Monato, Garbhan Macaoidh: Ne plu handikapitoj!

- ĉeĥe:
- handicapovat, hendikepovat
- france:
- handicaper, désavantager
- germane:
- behindern, benachteiligen
- hispane:
- tener una desventaja, tener un handicap
- pole:
- dawać fory
- slovake:
- handicapovať
- ukraine:
- урівноважувати шанси на успіх, зрівнювати умови, давати фору, зробити інвалідом, калікою
handikapo
- Malavantaĝo, malhelpo: sian handikapon li priskribis kiel „duoblan ĉinan muron”, sed, por venki sian embarason koncerne komunikadon, li evoluigis propran mansignolingvon [7]; disleksio neniel estas humuraĵo, sed grava handikapo en la nuna socio [8]; laŭ la konstitucio […] neniu povas esti malhelpata aŭ preferata pro sekso, deveno, raso, lingvo, religio aŭ handikapo [9]; superi […] handikapon [10].
7.
Monato, Gert Heintze: Alfabeto por surdblinduloj
8. Monato, Raita Pyhälä: Ĉu ŝerco, ĉu satiro?
9. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj
10. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado
8. Monato, Raita Pyhälä: Ĉu ŝerco, ĉu satiro?
9. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj
10. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado
- ĉeĥe:
- invalidita, tělesné postižení
- france:
- handicap
- germane:
- Behinderung, Benachteiligung, Handicap
- hispane:
- handicap
- pole:
- handikap, fory
- slovake:
- invalidita, telesné postihnutie
- ukraine:
- гандикап, фора, інвалідність, каліцтво, фізична вада, психічна вада
handikapito, handikapulo

-
Tiu, kiu havas malavantaĝon, aparte tiu, kiu pro psika aŭ korpa malhelpo
malfacile povas plenumi normalajn aktivaĵojn:
rajtoj de handikapitoj
[11];
lernejoj […] por handikapitoj
[12];
asocio por vidhandikapitoj
[13];
la surdularo, […] indigne kontestas tion, ke ili estas handikapuloj, kaj
reklamas la rajton uzi sian propran lingvon aŭ lingvojn
[14];
li renkontiĝis kun 200 blinduloj, surduloj, mense handikapitoj kaj homoj en
rulseĝoj […], la papo dum plurjara suferado pro la parkinsona malsano […] estis mem
handikapito
[15].
invalido
11.
Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa helpo al Kosovo parte neefika
12. Monato, Douglas Draper: Pedale pacen
13. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas
14. Monato, Yamasaki Seikô: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj
15. Monato, Stefan Maul: Vera homo

- Behinderter
- ukraine:
- інвалід, каліка