hant/i PIV1

hanti

(tr)
1.
Fantomi: la Navarina rodo estus nur ĉarma pejzaĝo, sen la fantomoj, kiuj hantas ĉi tie ĉiujn ŝtonojn [1]; fantoma ĉashundo, kiu hantas dumnokte la anojn de la familio Baskerville [2]; (figure) ĉiun nokton revenis por hanti ilin la sama timo [3]; (figure) la kadavro de Maŭmaŭ daŭre hantas mian fantazion [4]. VD:persekuti2
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru teruri, fantom(ad)i (ĉe iu/ie aŭ ion/iun), vizitadi (fare de fantomoj), aperadi (ĉe iu/ie), persekuti, turment(ad)i.
2.
Viziti ofte: mi hantas laboristajn drinkejojn [5]; li kaj mi kunhantas la barcelonan prekongresan forumon [6];
1. E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994
2. La Ondo de Esperanto, Wolfgang Kirschstein: "Oni neniam tediĝas prl la erikejo", 1999. No 3 (53)
3. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
4. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
5. Monato, Higinio García: "El la atesto de Mustafao Vanesavir’", 2001/03, p. 25
6. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Jorge Camacho: Ĉapitro 9
angle:
1. haunt (as a ghost), haunt (make uneasy) 2. haunt (frequent a location)
beloruse:
зьяўляцца як прывід
ĉeĥe:
děsit (přízrak), strašit
ĉine:
侵袭 [qīnxí]
france:
hanter
germane:
heimsuchen, spuken
hispane:
aparecerse (un fantasma), atormentar
pole:
nawiedzić jako duch
slovake:
desiť (prízrak), strašiť
ukraine:
з’являтися (як привид), привиджуватися, переслідувати

administraj notoj