*hard/i PV

*hardi

(tr)
1.
TEK Prilabori la internan strukturon de metalo, por akiri rezistemon kontraŭ foruziĝo, fleksado, premado, tordado, pere de varmigo, ĥemia trakto aŭ ambaŭ: hardita fero [1]; hardi glavon.
2.
Malmoligi: hardi gipson, cementon; ŝablonoj preparitaj per metodo uzanta harditan argilon [2].
3.
(figure) Igi nesentema, krudigi, fortigi: mizero hardas korojn; favorkoreco kaj veremeco hardas reĝon [3]; Georgo ja multe spertis, ankaŭ la maldolĉan lagon de amo, kiu hardas aŭ moligas [4]; longa kaj malfacila batalado nin hardis [5]; [ili] estas sufiĉe harditaj kontraŭ la mara malsano FK ; nia bravega anaro, obstine ĝi paŝas, provita, hardita [6].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
2. Monato, DJ Cane: Monfalsada ekonomio, 2012
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:28
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
6. L. L. Zamenhof: La Vojo
angle:
 harden
beloruse:
 гартаваць, загартаваць
ĉeĥe:
 otužit, otužovat, utužit, utužovat
france:
 tremper (le métal, le caractère), aguerrir, durcir (tr.), endurcir ~ita: trempé (durci), endurci, invétéré.
germane:
1. härten 2. aushärten 3. abhärten, verhärten
hispane:
1. templar 2. endurecer
hungare:
 megedz, megkeményít
itale:
 temprare, indurire (tr.)
katalune:
1. trempar 2. endurir 3. insensibilitzar
nederlande:
1. stalen (staal harden) 2. harden 3. hard maken, verharden (tr.)
portugale:
1. temperar aço 2. endurecer, enrijecer 3. endurecer, enrijecer
ruse:
 закалять
slovake:
 otužiť, otužovať
svede:
 härda
ukraine:
 гартувати, загартовувати

hardado

Procedo per kiu oni hardas ion: hardado en akvo, en oleo, per aerblovo PIV1 .
ĉeĥe:
 kalení, tvrzení
france:
 trempe (traitement qui endurcit)
germane:
 Härtung
hungare:
 edzés (hőkezelés)
slovake:
 kalenie, tvrdenie
ukraine:
 гарт, гартування, загартування

hardiĝi

(ntr)
Iĝi rezistema kontraŭ eksteraj atakoj, malmola, fortika: hardiĝinta krimulo; ju pli la malsinceraj amikoj alskribis al lia heroeco la glorajn venkojn, des pli […] lia koro hardiĝis Iŝtar .
france:
 s'aguerrir, se durcir, s'endurcir
germane:
 sich verhärten
hungare:
 edzett, megedződött
katalune:
 endurir-se, empedreir-se
ukraine:
 гартуватися, загартовуватися

harditeco, hardeco

Kvalito de io hardita aŭ ĝenerale rezista kontraŭ la enigo de alia korpo: harditeco de gipso, hardeco de ŝtalo; (figure) kelkaj fotoj montris la arkitekton, bone substrekantaj ties batalemon kaj harditecon, ties guston al potenco ChB .
beloruse:
 гарт, загартаванасьць
ĉeĥe:
 tvrdost
france:
 dureté, endurcissement, trempe (caractère endurci)
germane:
 Härte
hungare:
 edzettség
itale:
 tempra, durezza
katalune:
 tremp, fortalesa
nederlande:
 gehardheid
portugale:
 dureza
ruse:
 закалённость
slovake:
 tvrdosť
ukraine:
 загартованість

malhardi

(tr)
1.
TEK Renversi la rezulton de hardado, donante al metalo unuforman, konstantan strukturon, kiu estis damaĝe influita de antaŭaj procedoj.
2.
Moligi, malfortigi: la delikatforma kaj malhardita Petronius ekkaptis la manon de la juna atleto QuV .
angle:
1. annealing (metallurgy)
ĉeĥe:
 měkčit
france:
 détremper (un métal), amollir
germane:
 erweichen, schwächen 1. weichglühen
hungare:
1. megereszt (fémet), kilágyít (fémet) 2. elkényelmesít, ellustít
itale:
 stemprare, stemperare (stemprare), far rinvenire (metal.)
katalune:
1. destrempar 2. ablanir, estovar
nederlande:
 zacht maken, week maken
slovake:
 (z)mäkčiť, oslabiť, popustiť, zoslabiť
ukraine:
 розгартовувати

administraj notoj

~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.