2hermafrodit/a

Hermafrodito

MIT Filo de dioj Hermeso kaj Afrodito kaj kunkreskis kun nimfo Salmako en unu ambaŭseksan estulon: Hermafrodito elpetigis al liaj gepatroj, la dioj, ke ĉiu junulo kiu banis en tiu lago havu lian saman sorton [1];
germane:
 Hermaphroditos  

hermafrodito

BIO Ambaŭseksulo: kelkaj grupoj de animaloj kaj plantoj estas hermafroditoj, t.e. ĉiuj individuoj produktas kaj ovojn kaj spermatozoojn [2]; la viroj [de Caenorhabditis elegans] havas unu seksan kromosomon kaj 959 ĉelojn, la hermafroditoj havas du seksajn kromosonojn kaj 1031 ĉelojn [3]; miogo estas hermafrodito, la floro havas stamenojn kaj pistilojn kune [4].
2. C. Støp-Bowitz, M. Béla: Enkonduko en la biologion, Fokuso, numero 1987-04, p. 8a
3. Vikipedio, Caenorhabditis elegans
4. Vikipedio, Miogo
angle:
 hermaphrodite
beloruse:
 гермафрадыт
ĉeĥe:
 hermafrodit, oboupohlavník
france:
 hermaphrodite (subst.)
germane:
 Hermaphrodit, Zwitter
itale:
 ermafrodito (sost.)
katalune:
 hermafrodita (subst.)
pole:
 hermafrodyta
slovake:
 hermafrodit
ukraine:
 гермафродит

hermafrodita

BIOMED Ambaŭseksa1: hermafrodita besto, floro; hermafroditeco; tiu floro de Hibiscus estas hermafrodita, kaj ĝi enhavas stamenon kaj karpelaron [5]; la du hermafroditaj limakoj dancas ronde dum horoj, dum iliaj langoj sin karesas kune [6].
5. Vikipedio, Hibisko
6. La Limakego, el la angla, aperinta en la retgazeto WTF PWM
angle:
 hermaphroditic ~eco: hermaphroditism.
beloruse:
 двухполы, гермафрадытычны ~eco: гермафрадытызм.
ĉeĥe:
 hermafroditní, oboupohlavní
france:
 hermaphrodite (adj.) ~eco: hermaphrodisme.
germane:
 zwittrig, zweigeschlechtlich ~eco: Zwitterhaftigkeit.
greke:
 ερμαφρόδιτος
hispane:
 hermafrodita
hungare:
 hímnős, hermafrodita ~eco: hímnősség, kétneműség, hermafroditizmus.
itale:
 ermafrodito (agg.)
katalune:
 hermafrodita (adj.) ~eco: hermafroditisme.
nederlande:
 tweeslachtig, hermafrodiet
portugale:
 hermafrodita
ruse:
 двуполый, обоеполый, гермафродитский
slovake:
 obojpohlavný
ukraine:
 гермафродитний

administraj notoj

pri hermafrodit/a :
  La radiko estas substantiva en PIV1. Kion diras la
  oficiala aldono, kiu ĝin enkondukis?
  [MB]
  http://akademio-de-esperanto.org havas ĝin adjektiva
  [RW]
H~o: Mankas dua fontindiko.