hipostaz/o

hipostazo

KRI Ĉiu el la tri personoj de la Triunuo, rigardataj laŭ iliaj apartaĵoj: en la jaro 362-a la Koncilio Aleksandria rekomendis ke la terminoj hipostazo kaj persono estu uzataj sinonime; en ortodoksismo, la hipostazoj havas personajn aŭ hipostazajn atributojn: la Patro estas senkomenca, la Filo estas naskita (Jn 1:14, Heb 1:5) de la Patro, la Sankta Spirito devenas (Jn 15:26) de la Patro.
Rim.: La latina vorto sub-stantia estas imitaĵo de la greka hypo-stasis, tamen dum longa tempo ĝi servis ankaŭ por traduki la terminon οὑσία (esenco); sekve de tio la latina terminologio ŝajnas iom konfuza, kaj la koncepto de la Triunuo, malsama en la kristanismoj orienta kaj okcidenta. [Sergio Pokrovskij]
angle:
 hypostasis, person
beloruse:
 іпастась
france:
 hypostase (cathol.)
germane:
 Hypostase, Personifizierung
hispane:
 hipóstais
hungare:
 hiposztázis, személy (Szentháromság)
itale:
 ipostasi (rel.)
malnovgreke:
 ὑπόστασις
nederlande:
 hypostase, persoon (kathol.)
pole:
 hipostaza
portugale:
 hipóstase
ruse:
 ипостась
ukraine:
 іпостась, гіпостаз, гіпостасис, опредмечена ідея

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.