hola, halo
hola, halo
(interjekcio)
- 1.
-
Alvoko
por kapti atenton, haltigi ktp:
he! hola! kiaj vizaĝoj tio ĉi estas?
[1].
he,
ha,
ho - 2.
-
Saluto, ĉe telefono por signali pretecon aŭskulti:
Viktor ne levis la aŭskultilon, sed Milena levis ĝin kaj ĉiam per
glacia voĉo ŝi
diris: „halo”
[2].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru saluton!.
Rim.:
Por eviti konfuzon kun halo
(salono), la aŭtoroj de PIV3 inventis la interjekcion „lo“ kaj rekomendas
aldoni spacon („ha lo!“):
„rrrrrrr-n.” sonas via telefono ‐ „lo! ha lo!” ‐ „parolas mi, estas mi.”
[3]
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
2. Julian Modest: La memmortigo de Tanja, Monato, 2012/12, p. 22
3. Isikawa Takasi: La plej trompiĝema lando, Monato, 2014/04, p. 16
2. Julian Modest: La memmortigo de Tanja, Monato, 2012/12, p. 22
3. Isikawa Takasi: La plej trompiĝema lando, Monato, 2014/04, p. 16
- angle:
- hello, hey
- beloruse:
- гэй
- bulgare:
- ало
- ĉine:
- 嘿 [hēi], 喂 [wèi]
- france:
- holà
- germane:
- hallo
- hebree:
- הלו
- hungare:
- halló
- itale:
- ehi, scusi
- japane:
- ホール [ほーる], 大広間 [おおひろま], 市場 [しじょう], 市場の建物 [いちばのたてもの]
- nederlande:
- hallo
- pole:
- hola!, halo!
- portugale:
- olá
- ruse:
- эй
- tibete:
- འདུ་ཁང་
- ukraine:
- хол, великий зал
administraj notoj
pri
~, ~:
Fakte ne "inventis" ĝin PIV3. Laŭ mia scio inventis ĝin Seán Osborne. Ĝi aperis en novelo lia
en 1993 kaj poste aperis en Monato kvinon da fojoj.
[pp]