hopi/o

hopio   Vikipedio

Indiano, ano de popolo vivanta en Arizono: okaze de la aŭtuna rikolto la Hopioj, alportinte la kolektitan maizon el la agroj ĝis la vilaĝoj, unue sekigas la spikojn sur siaj plataj domtegmentoj [1].
1. Edveno Grobe: Hopiaj indianoj kaj maizo, La Gazeto, 1993-01-30, numero 44a, p. 28a
france:
Hopi (subst.)
germane:
Hopi
itale:
hopi (sost.)
katalune:
hopi (subst.)
portugale:
hopi, moqui

hopia

Rilata al la hopioj: mia iama studento ... decidis, ke Zamenhof, pro stulteco, ne sufiĉe atentis la indonezian kaj hopian lingvojn [2].
2. D. Harlow: Re: Kaj ri kaj ŝli, soc.culture.esperanto, 1994-01-20
france:
hopi (adj.)
germane:
Hopi-
itale:
hopi (agg.)
katalune:
hopi (adj.)

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas dua fontindiko.