humur/o

humuro

Nemalica ŝercemo, kun milda aŭ nenia moko, celanta precipe amuzon: eble hungaro havas alian humuron ol germano [1]. SIN:humoro3VD:blago, grotesko, komedio, komikeco, mistifiko, satiro
1. W. Klag: Groteskumi fabele (Erwin Lazar, La sepkapa feino), Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 24a
angle:
 humor
beloruse:
 гумар
bulgare:
 хумор
ĉeĥe:
 humor
france:
 humour
germane:
 Humor
hispane:
 humor cómico
itale:
 umorismo, spirito (umorismo)
nederlande:
 humor
pole:
 humor, dowcip
portugale:
 humor
ruse:
 юмор
slovake:
 humor
svede:
 humor
ukraine:
 гумор

humura

Ŝerca, por komuna amuzo: „kredu min, sinjorino!“ de Cezaro Rossetti ... spegulas vervan, humuran personecon [2].
Rim.: La formo humoristika aperas en malnova verko: buŝo, sur kiu ludas humoristika rideto [3].
2. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, prozo nefikcia
3. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo
angle:
 humorous
beloruse:
 гумарыстычны
bulgare:
 хумористичен
france:
 humoristique
germane:
 humoristisch
hispane:
 humorístico
itale:
 umoristico, spiritoso (umoristico)
nederlande:
 humoristisch
pole:
 humorystyczny, dowcipny
ruse:
 юмористический
tibete:
 བསྟན་བཤིག་ཚ་པོ་
ukraine:
 гумористичний

humuri

(ntr)
Ŝerci sen moko aŭ ofendo: ja neniam vi emas humuri kaj ŝerci, senĉese vi ion strebas [4].
4. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita
france:
 faire de l'humour, plaisanter
hispane:
 bromear, hacer humor
itale:
 far dell'umorismo, far battute di spirito
pole:
 dowcipkować, poprawiać humor, wprawiać w dobry humor

nigra humuro

(frazaĵo)
Humuro pri malĝojigaj temoj, mizero, kruelo kaj similaj: ĝi estas speco de „nigra humuro“ kaŭzita de la nuna situacio – ĉu ĉiuj en Okcidento tion bone konscias? [5]; ĝi iom ŝokis liajn samtempulojn pro la nigra humuro : ĉu oni rajtas ridi pri murdo ? [6].
5. G. Cejtin: Zdravstvuj..., soc.culture.esperanto, 1996-03-21
6. A. Lagrange: La krimo de Strato Lursin', 2003-06-01
angle:
 black humour
beloruse:
 чорны гумар
bulgare:
 черен хумор
france:
 humour noir
germane:
 schwarzer Humor
hispane:
 humor negro
itale:
 humor nero
nederlande:
 zwarte humor
pole:
 czarny humor

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas dua fontindiko.