implod/i PIV1

implodi

(ntr)
Subite enkrevi, tiel ke la disiĝantaj eroj impetas al la interno, inverse de eksplodo: Pavliŝ […] senvorte trenis en la ŝipon la konteneron kun implodigaĵo [1]; zorga kaj atenta scienca analizo, montris ke temis pri gravitaj ondoj, kies fonto estis kolizia kunfandiĝo de du grandaj nigraj truoj, […] la plej granda […] implodo, iam observita Kon11 ; [tiu] politikisto […] permesis la implodon de la brazila ekonomio [2].
1. K. Buliĉov, trad. E. Tikhonov: La setlejo, [2011?]
2. Mauricio Monken Gomes: Leteroj ― La vero pri Lula, Monato, 2018/07, p. 5
angle:
implode
beloruse:
выбухаць (пад зьнешнім ціскам)
ĉine:
內爆 [nèibào]
france:
imploser
germane:
implodieren
japane:
内側に破裂する [うちがわにはれつする], 爆縮する [ばくしゅくする]
nederlande:
imploderen
ukraine:
вибухати під дією зовнішнього тиску

administraj notoj