indonezi/o

Indonezio RLN (ID)

GEOGPOL Insulara ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Ĝakarto; Respubliko Indonezio, limanta kun Malajzio kaj Papuo Nov-Gvineo: en la jaro 1911 nederlanda funkciulo (en tiu tempo Indonezio estis nederlanda kolonio), s-ro Tenhuis, guberniestro de la orientaj insuloj, faris sian kutiman inspektovojaĝon tra la regiono [1]; similajn krepuskajn fenomenojn sur la tuta tero estigis la erupcio de la vulkano Krakatoa en Indonezio la 27an de aŭgusto 1883 [2]; Indonezio ne rekonis duoblan civitanecon, do se Obama havis iun usonan civitanecon antaŭe, ĝi estis nuligita [3]; kiam en 1945 fondiĝis Indonezio kun 17 000 insuloj, sur kiuj loĝas miloj da diversaj popoletoj, oni enkondukis neŭtralan lingvon bazitan sur unu el la javaj dialektoj, sed kompletigitan per multaj vortoj el aliaj lingvoj kaj provizitan per simpligita gramatiko [4].
1. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
2. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
3. Monato, Alexander Gofen: Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo
4. Monato, Zlatko Tišljar: Unueco kaj diverseco
angle:
Indonesia
beloruse:
Інданэзія
bulgare:
Индонезия
ĉine:
印度尼西亚 [Yìndùníxīyà], 印尼 [Yìnní], 印尼 [yìnní], 印度尼西亚 [yìndùníxīyà]
france:
Indonésie
germane:
Indonesien
hispane:
Indonesia
indonezie:
Indonesia
pole:
Indonezja
portugale:
Indonésia

administraj notoj