2inkluziv/a PV

inkluziva

Enhavanta en si kiel parton: la prezo estas inkluziva de la sendkostoj; pensi laŭ la inkluziva sistemo estas por multaj francoj tre malfacile, […] rigardante brakseĝon, multaj francoj ne povas imagi, ke oni povas klasi tiun meblon inter la seĝojn [1]; la ŝtato estas la plej inkluziva homa grupo, kun la rajto reguligi la aferojn de la socio kiel tuto [2]; Slovakio nun esploras la eblon establi katedron (aŭ centron) de Unesko por inkluziva edukado de romaaj infanoj [3]; informilo por la 34a IIK jam aperis, kun speciala inkluziva prezo de 109 EUR [4]; multaj ekstereŭropaj lingvoj devige faras diferencon inter du specoj de ‚ni‘, la inkluziva ([…] ‚mi kaj vi‘) kaj la ekskluziva ([…] ‚mi kaj (i)li‘) [5].
1. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
2. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
3. Monato, Julius Hauser: Protekti kaj eduki, 2012
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
5. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
angle:
inclusive
beloruse:
уключны, інклюзыўны
france:
incluant, inclusif
germane:
einschließlich, inklusive
hispane:
incluido
hungare:
magában foglaló, tartalmazó
japane:
含んだ [ふくんだ]
nederlande:
inclusief (bn.)
portugale:
inclusivo (adj.)
ruse:
включительный, включающий в себя
svede:
inkluderande, innefattande
tibete:
ནང་ཚུག་
ukraine:
включний

2inkluzive

Enhavante la koncernatan aferon aŭ limon: mi forestos de lando ĝis ĵaŭdo inkluzive (enkalkulante ĵaŭdon); la prezoj estas kalkulataj inkluzive afrankon; nia tuta literaturo, inkluzive je lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj por komencantoj, enhavis proksimume tricent librojn [6]; Jonatan deprenis […] siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon [7]; sekrete babilante […] pri la vizito de la fremdlandaj gastoj, inkluzive de li mem [8]; la enketo, inkluzive nervopsikologian ekzamenon, plie pruvis, ke ŝi tute ne lertas maldekstramane [9].
angle:
inclusively
beloruse:
уключна
france:
inclusivement, y compris
germane:
einschließlich, inklusive
hungare:
beleértve, beleszámítva, inkluzíve
japane:
含んで [ふくんで], 含めて [ふくめて]
nederlande:
inclusief (bw.), inbegrepen
portugale:
inclusive, inclusivamente
ruse:
включительно
slovake:
inkluzívne, vrátane, včítane
svede:
inklusive, medräknat, medtaget
ukraine:
включно

inkluzivi

(tr)
1.
Enhavi en si kiel parto: tiu prezo inkluzivas la manĝojn kaj la trinkaĵojn; la akcepto en la kunvenon inkluzivas kompreneble la voĉdonrajton; grupeto, kiu inkluzivis Ospacin [10]; tiu sumo ne inkluzivis la kostojn ligitajn al tajpado de dokumentoj [11]; tiuj ciferoj ne inkluzivis la Eŭropan Oficejon de UN en Ĝenevo, en kiu 9 interpretistoj, 54 tradukistoj kaj 107 sekretarioj kaj tajpistinoj laboris en la lingvaj servoj [12]; tiu principo inkluzivas la ideon de sendiskriminacia egaleco [13]; ŝi havas psikologan trejniĝon, kiu supozeble inkluzivas la arton elporti la furiozon de plej diversaj frustritoj [14]; psikanalizo inkluzivas teoriojn kaj praktikojn, kiujn mi ne aprobas [15]. VD:implici
2.
MAT (aron) Esti superaro de ĝi: la aro de reeloj inkluzivas tiun de entjeroj; la fakton, ke aro `bb E` inkluzivas aron `bb A`, oni signas per `bb E sup bb A` (legu: e inkluzivas a), aŭ per `bb A sub bb E` (legu: a (estas) inkluzivata de e, aŭ: a (estas) subaro de e); inkluziveco difinas ordo-rilaton en la aro de subaroj de ĉiu aro.
Rim.: Ni opinias tiun formon preferinda al la neologismo „inkludi“, trovebla en MatVort.
afrikanse:
sluit
albane:
përfshijnë
amhare:
ያካትቱ
angle:
1. include 2. include (as a subset) ~eco: inclusion (of sets).
arabe:
تضمن
armene:
ներառում են
azerbajĝane:
daxildir
beloruse:
уключаць у сябе, утрымліваць ~eco: уключэньне (мноства).
bengale:
অন্তর্ভুক্ত
birme:
ပါဝင်
bosne:
uključuju
ĉeĥe:
obsahovat, zahrnovat (množinu)
ĉine:
內含 [nèihán], 括 [kuò], 收列 [shōuliè], 包括 [bāokuò], 並把 [bìngbǎ]
dane:
omfatter
estone:
sisaldama
filipine:
isama
france:
1. inclure (comporter), comporter (inclure), comprendre (inclure), contenir (inclure), renfermer (inclure) 2. inclure (comme sous-ensemble) ~eco: inclusion (math.).
galege:
incluír
germane:
1. einschließen, inkludieren 2. enthalten (als Untermenge) ~eco: Inklusion, Enthaltensein.
guĝarate:
સમાવેશ થાય છે
haitie:
gen ladan yo
haŭse:
sun hada da
hinde:
शामिल
hispane:
1. incluir
hungare:
1. magában foglal, tartalmaz 2. tartalmaz (részhalmazként) ~eco: tartalmazás (halmaznál).
igbe:
na-agụnye
irlande:
i measc na
islande:
meðal annars
japane:
含める [ふくめる]
jave:
kalebu
jide:
אַרייַננעמען
jorube:
ni
kanare:
ಸೇರಿವೆ
kartvele:
მოიცავს
kazaĥe:
қамтиды
kimre:
cynnwys
kirgize:
кирет
kmere:
រួមបញ្ចូល
koree:
포함
kose:
ziquka
kroate:
uključuju
kurde:
linavxistin
latine:
comprehendo
latve:
ietvert
laŭe:
ປະກອບມີ
litove:
įtraukti
makedone:
вклучуваат
malagase:
anisan’ny
malaje:
termasuk
malajalame:
ഉൾപ്പെടുന്നു
malte:
jinkludu
maorie:
ngᗑ
marate:
समावेश
monge:
muaj xws li
mongole:
оруулах
nederlande:
1. omvatten 2. bevatten
nepale:
समावेश
njanĝe:
monga
panĝabe:
ਸ਼ਾਮਲ ਹਨ
paŝtue:
شامل دي
pole:
2. zawierać ~eco: inkluzja, zawieranie się (zbiorów).
portugale:
1. incluir, abranger, abarcar 2. incluir (matemática)
ruande:
shyiramo
ruse:
включать (в себя) 2. содержать (как подмножество) ~eco: включение (множеств).
samoe:
aofia
sinde:
شامل
sinhale:
ඇතුළත්
skotgaele:
gabhail a-steach
slovake:
včítať, započítať, zarátať
slovene:
vključujejo
somale:
waxaa ka mid ah
ŝone:
sanganisira
sote:
kenyeletsa
sunde:
ngasupkeun
svahile:
ni pamoja na
svede:
1. inkludera, innefatta, inbegripa, medräkna
taĝike:
дохил
taje:
ประกอบด้วย
tamile:
சேர்க்கிறது
tatare:
кертегез
telugue:
ఉన్నాయి
ukraine:
включати
urdue:
شامل
uzbeke:
o’z ichiga oladi
vjetname:
bao gồm
zulue:
zihlanganisa

inkluzivigi

(tr)
Anigi ion en io alia, aligi, aldoni, enmeti: inkluzivigi novajn artikolojn en kontrakton; inkluzivigi ies elpaŝon en la programon de aranĝo; nur kelkaj esperantistoj havas politikajn celojn kaj inkluzivigas Esperanton en ilin [16]; la bapto estas la sakramento, kiu liberigas la homon de heredita kaj persona kulpo, kio lin inkluzivigas en Kriston kaj en lian eklezion [17]; ni ĉi tie fakte estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis „ni“ por kvazaŭ inkluzivigi ankaŭ aliajn esperantistojn [18].
VD:inkludi
beloruse:
уключаць (у штосьці), улучаць
ĉine:
附上 [fùshàng], 並把 [bìngbǎ], 括 [kuò], 收列 [shōuliè]
france:
inclure (adjoindre), adjoindre (inclure), ajouter (inclure), insérer (inclure), joindre (inclure)
germane:
aufnehmen, inkludieren (hinzunehmen), hinzunehmen, hinzufügen
hungare:
bevesz (vmi közé), felvesz (vmi közé), besorol
nederlande:
insluiten
ruse:
включать (во что-л.)

malinkluzivi

Klare ne enhavi, ne enpreni: „besto“ […] laŭ la komunlingva senco malinkluzivas homojn, sed […] laŭ la biologia senco inkluzivas homojn [19].
19. [La Bona Lingvo]: Radikoj maloficialigindaj, 2012-03-04
beloruse:
не ўключаць, ня мець (у складзе)
ĉine:
不参与 [bùcānyù], 排除掉 [páichúdiào], 毫无考虑余地 [háowúkǎolüyúdì], 关在门外 [guānzàiménwài]
france:
ne pas inclure
germane:
ausschließen, exkludieren

administraj notoj

~igi: Mankas verkindiko en fonto.