insekticid/o PIV1

insekticido

AGR Pesticido per kiu oni mortigas insektojn kaj aliajn trudbestetojn, ordinare en formo de veneno: la aeroplano […] estas ŝprucigata per insekticido [1]; vasta uzado de insekticido reduktis eblecon trovi taŭgajn grilojn por luktado [2]; problemo estas la restaĵoj de insekticidoj sur terkulturaj produktoj [3]; ja necesas al terkultivistoj ŝprucigi insekticidon kontraŭ afidoj por protekti la rikolton [4]; daŭra uzo de insekticido kondukas al rezisto ĉe damaĝ-insektoj kaj povas mortigi ankaŭ utilajn skarabojn, vespojn kaj abelojn [5]; rezulte de utiligado de novaj persistaj insekticidoj kaj efikaj kuraciloj epidemioj de malario en Eŭropo iom post iom komencis retiriĝi [6].
1. R. Harry: La Diplomato kiu Ridis, 1997
2. Ĝu Ŝin, Ĝangalo: Policistoj arestis 155 homojn pro vetludado pri insektoj ... , 2004-09-18
3. Monato, Mu Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj, 2004
4. Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
5. Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
6. Monato, Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en Eŭropo, 2007
angle:
insecticide
beloruse:
інсэктыцыд
ĉeĥe:
insekticid
ĉine:
杀虫剂 [shāchóngjì], 杀虫 [shāchóng], 杀虫药 [shāchóngyào]
france:
insecticide
hungare:
rovarirtó
japane:
殺虫剤 [さっちゅうざい]
kroate:
insekticid
nederlande:
insecticide
pole:
środek owadobójczy
portugale:
inseticida
ruse:
инсектицид
slovake:
insekticíd
ukraine:
засіб проти комах, інсектицид

administraj notoj