1instinkt/o

instinkto

(ĉe bestoj inkluzive homoj) Denaska, t.e. nevola, ne lernebla aŭ mallernebla, interna bazo de perceptebla konduto reage al certaj stimuloj: la ankoraŭ ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion ĝi devas elekti [1]; lia instinkto […] avertis lin pri la katastrofo [2]; ŝia virina instinkto puŝis ŝin al forkuro [3]; seksa instinkto Metrop ; naturaj instinktoj [4]; li povis satigi, ĝis nun senkonscian, hodiaŭ potence vekitan instinkton detrui [5]; malhelpis lin ne la prudento, sed ia sekreta instinkto [6]; sub influo de la konstantaj intrigoj […] komencis naskiĝi instinkto de la hipokriteco [7]; gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn al la patrino Marta ; sub instigo de la instinkto de memkonservo ŝi kuris for de la homoj Marta ; mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco [8]; Heleno, dank’ al tiu neerarema instinkto (intuicio) de patrinoj, sentis ke ŝia filo al ŝi kaŝas la veron [9]; subite vekiĝis en li la instinkto de la vivemo, […] volon oni ne plu havis, tio estis longe malantaŭ ili, sed ia instinkta kaj ŝajne ne motivita, malfrue vekiĝinta reago [10]. VD:impulso, intuicio, reflekso
angle:
instinct
beloruse:
інстынкт
ĉeĥe:
instinkt, pud
ĉine:
本能 [běnnéng]
france:
instinct
germane:
Instinkt ~o de memkonservo: Selbsterhaltungstrieb.
hispane:
instinto
hungare:
ösztön
japane:
本能 [ほんのう], 直観 [ちょっかん]
nederlande:
instinct
perse:
غریزه
pole:
instynkt
portugale:
instinto
ruse:
инстинкт
slovake:
inštinkt, pud
ukraine:
інстинкт

instinkta

Originanta el instinkto (kontraste al vola, konscia ktp): Marta sentis instinktan, nevenkeblan abomenon Marta ; instinkte la katoj konas siajn amikojn kaj malamikojn inter la homoj [11]; instinkta suspekto [12]; per restaĵo de instinkta energio, en kiu ŝia voleco ne partoprenis, ŝi daŭrigis sian alkroĉiĝadon sur la roko [13]; mia kredo do estas bazita ne nur sur persona sperto, sed […] instinkta juĝo, kiuj estas kvazaŭ hereda posedaĵo [14]; blindigite, la besto ekpanikis, henis kaj per instinkta movo ekstreme energia sendis sian rajdanton alten en aero [15].
beloruse:
інстынктыўны
ĉine:
凭直觉 [píngzhíjué], 本能 [běnnéng]
germane:
instinktiv
japane:
本能の [ほんのうの], 本能的な [ほんのうてきな], 直観的な [ちょっかんてきな]

administraj notoj