introspekt/o PV

introspekto

FILPSI Metoda memobservo de la konscio: ne neglektu la aliajn, pli privatajn momentojn, kiuj permesas introspekton, memanalizon [1]; Tillich diras ke dum niaj plej introspektaj momentoj ni alfrontas la teruron de nia propra nenieco [2]; laŭ introspektoj kaj gepatraj referoj iuj aŭtistoj akiras senton de humoro [3]; KOMP la lingvo (Python) subtenas vastan introspekton de datumtipoj kaj klasoj, datumtipoj povas esti legataj kaj komparataj ― ja, ĉar kiel Smalltalk, datumtipoj estas mem datumtipo [4].
angle:
introspection, reflection
beloruse:
інтраспэкцыя
ĉeĥe:
introspekce, sebepozorování, zkoumání vlastního nitra
ĉine:
內省 [nèishěng], 內省 [nèixǐng]
france:
introspection
germane:
Selbstbeobachtung, Introspektion, Reflexion
hispane:
introspección
hungare:
önmegfigyelés, önvizsgálat, introspekció
japane:
内観 [ないかん], 内省 [ないせい]
nederlande:
introspectie
perse:
درون‌نگری
pole:
introspekcja
portugale:
introspecção
ruse:
интроспекция, самонаблюдение, самоанализ
slovake:
pohľad do vnútra, sebapozorovanie, skúmanie vlastného vnútra
ukraine:
інтроспекція, самоспостереження, самоаналіз

introspekta

Observanta sian propran menson: knabo de introspekta karaktero [5].
angle:
introspecting, reflecting
beloruse:
інтраспэкцыйны
ĉine:
內省 [nèixǐng], 內省性 [nèixǐngxìng]
germane:
nach Innen gekehrt, reflektiert
japane:
内観の [ないかんの], 内省的な [ないせいてきな]
ukraine:
інтроспективний

administraj notoj