isĥemi/o [1], iskemi/o PIV1

isĥemio, iskemio

FIZL Malsufiĉa sangalfluo kaŭzanta perturbon, difekton aŭ eĉ malfunkciigon de la koncerna organo aŭ ĉelaro: isĥemio kaŭzas la plimulton da mortintoj, sekve de la cerbovaskula patologio [2]; suferanto de miokardia infarkto ne devas ridegi, ĉar tio seriozigas miokardian iskemion kaj kaŭzas korpaneon [3].
2. A. Lucas: Aterosklerozo, Teleskopo, 2011
3. Wa Na: Rido kaj sano, [2003]
beloruse:
малакроўнасьць, ішэмія
ĉeĥe:
ischemie
france:
ischémie
germane:
Ischämie
katalune:
isquèmia
pole:
ischemia, niedokrwienie
slovake:
ischémia
ukraine:
ішемія

administraj notoj