Izis/o PIV2 , Izid/o Far1

Iziso, Izido

MIT Antikva egipta, plej grava diino, edzino de Oziriso kaj patrino de Horuso: ho Izido, kiu naskas la serpentojn, krokodilojn kaj strutojn, trifoje estu glorata via nomo [1]! redonu lin al mi... vi ja povas tion... Egiptaj dioj, Oziriso... Horuso... Izido... Izido, vi ja mem estis patrino!... [2]; ĉirkaŭ la funebra lito kolektiĝis pastroj, alivestitaj kiel dioj: Izido, nuda, kun la krono de l' faraonoj, la junulo Horus, Anubis kun ŝakala kapo, Tot, kun birda kapo kaj kun tabuletoj en la mano [3]; Plinio la Maljuna konsideris, ke en la malnova Egiptujo oni ligis la migrantan stelon [Venuso] al la diino Izisa [4].
beloruse:
Ізыда, Ісыда
ĉeĥe:
Isis, Ísis
ĉine:
艾西斯 [àixīsī]
germane:
Isis
hungare:
Ízisz
katalune:
Isis
pole:
Izis
ruse:
Изида
slovake:
Isis, Izis
ukraine:
Ісіда, Ізіда

administraj notoj