jamb/o JED

jambo

POE
Verspiedo konsistanta el du silaboj, el kiuj la unua estas mallonga aŭ senakcenta, kaj la dua longa aŭ akcenta; simb. /υ‐/: „ornam'“ konsistigas jambon; ne kredu nome, ke en jamb' aplombe / tiktakas teda takt' seninterrompe [1].
angle:
iamb
beloruse:
ямб
ĉeĥe:
jamb, jambus
france:
iambe, ïambe
germane:
Jambe, Jambus
hispane:
yambo
hungare:
jambus
itale:
giambo
japane:
短長格 [たんちょうかく], 弱強格 [イアンボス], 抑揚格 [よくようかく]
katalune:
iambe
nederlande:
jambe
pole:
jamb
portugale:
iambo, jambo
ruse:
ямб
slovake:
jamb
svede:
jamb
ukraine:
ямб

ĥorjambo

POE
Verspiedo, konsistanta el du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj metitaj inter du longaj aŭ akcentaj silaboj; simb. /‐υυ‐/: ĥorjambo estas kunigo de trokeo kun jambo; [pro la glito] anstataŭ la du komencaj jamboj staras ĥorjamba piedo [2].
angle:
choriamb
beloruse:
харыямб
france:
chorïambe
hispane:
coriambo
hungare:
chorijambus
itale:
coriambo
japane:
長短短長格 [ちょうたん短長格]
katalune:
coriambe
ruse:
хориямб

n-jambo

POE
Metro, ĉefe konsistanta el n jamboj; simb. /υ‐/n(υ): kvinjambo.
angle:
kvin~o: iambic pentameter.
beloruse:
n-стопны ямб
france:
kvin~o: pentamètre ïambique.
itale:
-podia giambica, -metro giambico kvin~o: pentapodia giambica.
katalune:
n-metre iàmbic
ruse:
n-стопный ямб kvin~o: пятистопный ямб .

administraj notoj

n-~o: Mankas dua fontindiko.
n-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.