jasp/o PV , jaspis/o MT

jaspo, jaspiso

MIN
Malmola kaj nediafana ŝtono, simila al agato, havanta multkolorajn striojn kaj makulojn: multekostaj ŝtonoj vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso [1]. en aspekto simila al ŝtono jaspisa kaj sardia [2]; uzu oron, arĝenton, malakiton, turkisojn, jaspisojn, smeraldojn [3]; iliajn jaspisajn korpojn ruĝigis la sango FdO ; la Sankta Kapelo [estas] realigita per noblaj materialoj: bronzo, jaspo kaj marmoro [4]; la preĝejan fasadon kaj internon ornamas pli ol 500 antikvaj kolonoj el marmoro, porfiro, jaspo, serpenteno kaj alabast[r]o [5].
angle:
jasper
beloruse:
яшма
bulgare:
яспис
ĉeĥe:
jaspis
ĉine:
碧玉 [bìyù], 碧玉 [bìyù]
france:
jaspe
germane:
Jaspis
greke:
ίασπις
hebree:
ישפה
hispane:
jaspe
hungare:
jáspis
itale:
diaspro
japane:
ジャスパー, 碧玉 [へきぎょく]
katalune:
jaspi
nederlande:
jaspis
portugale:
jaspe
ruse:
яшма
slovake:
jaspis
svede:
jaspis
ukraine:
яшма

jaspi

Farbi multkolore imitante la kolorojn de jaspo: jaspi la randojn de libro.
beloruse:
фарбаваць, імітуючы яшму
ĉine:
碧玉 [bìyù]
france:
jasper
hungare:
márványoz
itale:
marmorizzare
japane:
縞模様をつける [しまもようをつける]
katalune:
jaspiar
ukraine:
розфарбовувати під яшму

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.