Jekaterinburg/o

Jekaterinburgo

GEOG
Universitata urbo ĉe Uralo, 1400 km oriente de Moskvo (inter 1924-1991 nomata Sverdlovsk): loĝantoj de Jekaterinburgo nun scias kiel atingi la plej proksiman superbazaron, sed ne la memorejon al la 45 000 Stalin-viktimoj, kiuj konstruis en teruraj kondiĉoj la aŭtoŝoseon al Moskvo [1]; okazis renkontiĝo de uralaj kaj siberiaj esperantistoj kun 33 partoprenantoj, plejparte el Tjumeno kaj Jekaterinburgo [2]; se mi volas scii, kian veteron ni havos post 2-3 tagoj, mi informiĝas pri la hodiaŭa vetero en Omsko, se min interesas la vetero sekvasemajna, mi rigardas al Jekaterinburgo [3].
1. Renée Triolle: Kvarlingva muzeo, Monato, 2011/07, p. 15
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
3. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
angle:
Yekaterinburg
beloruse:
Екацярынбург
ĉine:
叶卡捷琳堡 [yèkǎjiélínbǎo]
france:
Iekaterinbourg
germane:
Jekaterinburg
japane:
エカテリンブルク
nederlande:
Jekaterinburg
ruse:
Екатеринбург

administraj notoj