*jes

*jes  

1.  
Interjekcio uzata por esprimi konsenton, aprobon, permeson pri la tuto da demando: ĉu vi venos? ― jes, mi venos; ĉu mi povas eliri? ― jes; via parolo estu: jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono [1]; ĉiuj estis jesopiniaj pri tio [2].
Rim.: Sekve, ankaŭ esprimante konsenton pri la tuto da negativa demando, estas logika uzi „jes“ laŭ la kutimo de la lingvoj orientaj (rusa, ĉina, japana): ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta — jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis Marta ; ĉu mi ne kunestas kun vi? diris Ajna kaj poste ridetis kvazaŭ iom surprizite — jes, vi pravas, dum kelkaj semajnoj mi renkontis vin nur okaze kaj en la kunvenoj [3]. Tamen praktike laŭ la kutimo de la lingvoj okcidentaj „jes“ en tiaj okazoj ofte rilatas sole al la verbo (kaj sekve esprimas negon de la tuto). [Sergio Pokrovskij]
2.  
Modala vorteto uzata por emfazi aserton de la frazo: proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo [4]; „sed la floroj ja ne povoscias danci!“ diris la malgranda Ida ― „ho jes!“ diris la studento, „[…] ili gaje dancas, preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon“ [5]; jes, jes, estis efektive tiel! [6]; ke tian karakteron la lingvo jes havas, tion oni ne povas serioze nei [7]; ene kuŝis bone enpakita griza tajpilo, simpla kaj ĉiutaga, ĝi jes surhavis la nomon „Valentina“ [8]; ci ne komprenis, jes, ne komprenis! [9].
Rim.: Ĉi tian uzon PIV kaj PAG malrekomendas, supozante ke „tio eble devenas el konfuzo inter la germana ja kaj nia jes“ [10]; efektive, tia konfuzo ja okazis ‐ en tio ke la signifojn de la esperanta ja la PIV-PAG-aj aŭtoroj konfuzis kun „jes“. En la reala uzo ekzistas diferenco inter la konceda-kontrastiga mi ja diris... (tamen...) unuflanke, kaj la senrezerve certiga mi jes diris... (ne pridubu tion), aliflanke. [Sergio Pokrovskij]
1. La Nova Testamento, Mateo 5:37
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. S. Engholm: Infanoj en Torento, 1934
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 30:3
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
8. S. Štimec: Ombro sur Interna Pejzaĝo, 1984
9. E. Miĥalski: Prologo, Ajno: V. 1929.
10. PAG, Ekzercaro, §91, Rim. IV
angle:
1. yes
beloruse:
1. так 2. так, зразумела, натуральна
bretone:
1. ya
bulgare:
1. да
ĉeĥe:
ano, poslouchám 1. ano
ĉine:
1. 是 [shì]
finne:
ĉu vi venos? ― ~, mi venos: tuletko ― tulen ĉu mi povas eliri? ― ~: voinko lähteä? ― voit 1. kyllä (myöntävänä vastauksena)
france:
1. oui, d'accord (oui)
germane:
1. ja
greke:
1. ναι
hispane:
1.
hungare:
1. igen
indonezie:
1. ya
itale:
1.
nederlande:
1. ja
pole:
1. tak
portugale:
1. sim
ruse:
1. да 2. бесспорно, конечно же
slovake:
počúvam, áno
svede:
1. ja
turke:
1. evet
volapuke:
1. si

*jesa  

Konsentanta, aprobanta, permesanta: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? [11]; li sidiĝis denove kaj jese balancis la kapon [12].
angle:
affirmative
beloruse:
станоўчы
bretone:
yael
ĉeĥe:
kladný
finne:
myöntävä, myönteinen
france:
affirmatif (positif), positif (affirmatif)
germane:
bejahend
hispane:
afirmativo
hungare:
igenlő
itale:
affermativo
nederlande:
bevestigend
pole:
potakujący, przytakujący
portugale:
afirmativo
ruse:
утвердительный
slovake:
kladný, súhlasný
svede:
jakande

jesi  

(x)
Diri jes, respondi jes: jesi demandon; jes, sinjorino, respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda Marta ; ŝajnis al ŝi, ke la ondoj mistere jesas al ŝi [13]; la mortintino klinis sian kapon jesante kaj metis la manon sur la bruston [14].
angle:
say yes
beloruse:
пагадзіцца
bretone:
lavaret ya
ĉeĥe:
přisvědčit, souhlasit, říci ano
finne:
vastata myöntävästi
france:
dire oui, répondre par oui
germane:
bejahen
hispane:
afirmar
hungare:
igenel
itale:
dire di si, assentire
nederlande:
ja zeggen, toestemmen
pole:
potakiwać, przytakiwać, mówić "tak", zgadzać się
portugale:
consentir
ruse:
сказать да , ответить утвердительно
slovake:
povedať áno, pritakať, súhlasiť
svede:
jaka

jeso

Ago jesi: li kapbalancis sian jeson [15]; Antef balancis kaj turnis la kapon, kio povis same bone signifi jeson aŭ neon [16].
beloruse:
станоўчы адказ
bretone:
ya (ak.)
ĉeĥe:
přivolení, souhlas
finne:
myöntävä vastaus, suostumus
france:
oui (subst.), accord (consentement), réponse affirmative, réponse positive
germane:
Ja
itale:
assenso, il si
pole:
potaknięcie, przytaknięcie, "tak", zgoda
ruse:
утвердительный ответ
slovake:
privolenie, súhlas
svede:
jakande svar

*jesigi  

(tr)
Konfirmi: li jesigis al mi sian alvenon PV ; li tutajn tagojn sidas super [la mapoj] kaj kun ĝojo trovas en ili jesigon de liaj teoriaj supozoj FK ; ŝia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas BdV ; kamaradoj, li mensogas [...], inĝeniero Bobrov jesigos tion, ĉu ne? [17]. VD:certigi, aserti.
angle:
certify, confirm
beloruse:
пацьвердзіць
bretone:
kadarnaat
ĉeĥe:
přizpůsobit, sesouhlasit
finne:
vahvistaa
france:
confirmer
germane:
bestätigen
itale:
confermare, affermare (in conferma)
nederlande:
bevestigen
pole:
potwierdzać
portugale:
certificar
ruse:
подтвердить
slovake:
potvrdiť

jesulo  

Homo kiu jesas, aprobas:
a)
Aprobanto, favora voĉdonanto: bombardis jesuloj kaj neuloj unu la alian per veroj, duonveroj, kredoj, esperoj, mensogoj kaj aliaj propagandiloj [18]; mi ne ĝojas pro la rezulto de la referendumo kaj eĉ kaze de venko de la jesuloj mi ne ĝojus [19].
b)
(ironie) Homo, kiu tro facile jesas kaj akceptas senkritike: iama ĝenerala sekretario de la asocio […] diris pli poste, ke la Estraro konsistas el jesuloj [20].
ANT:neulo
18. Monato, Paul Gubbins: Aĉetunto, atentu!, 2014
19. M. Corobu: Demokratio fiaskas denove, sce, 2005-05-30
20. I. Fantom: Ni komprenu la simptomojn, libera folio, 2011-12-06
france:
1.a approbateur (subst.) 1.b béni oui-oui
germane:
1.a Fürsprecher 1.b Ja-Sager

maljesi  

PV (malofte)
=nei1
angle:
say no
beloruse:
не пагадзіцца, адмовіцца
finne:
vastata kieltävästi, ei suostua
france:
dire non, répondre par non
germane:
verneinen
hispane:
negar
hungare:
tagad
itale:
negare (dire di no), dissentire (dire di no)
nederlande:
ontkennen
pole:
negować, mówić "nie", odmawiać, przeczyć
portugale:
negar
ruse:
сказать нет, ответить отрицательно , отрицать
svede:
neka

kapjesi  

(ntr)
Signi sian jesadon per movo de la kapo, ofte per klino de ĝi malsupren kaj supren: al mia demando, li kapjesis PV ; la enveninto [...] demandis: „Ĉu vi permesas, ke mi sidiĝu?“, kaj ricevinte kapjeson li okupis la brakseĝon [21].
beloruse:
кіўнуць (галавой у знак згоды)
bretone:
lavaret ya gant ar penn
ĉeĥe:
kývnout hlavou na souhlas, přikývnout, přisvědčit
finne:
nyökätä (myöntävästi)
france:
dire oui (d'un signe de tête), répondre par oui (d'un signe de tête), opiner du chef kap~o: oui de la tête, réponse affirmative (d'un signe de tête)
germane:
nicken
indonezie:
mengangguk
itale:
annuire
nederlande:
ja knikken
pole:
potaknąć, kiwnąć głową
ruse:
кивнуть (в знак согласия)
slovake:
kývať hlavou "áno"

jes ja

(ekkrio)
1.  
Emfaza konfirmo: do, ĉu ja krizo? jes ja [22]; almenaŭ ili lasis al ŝi akvon, varmaĉan akvon, jes ja, apenaŭ trinkeblan [23]; ni rekonu la teroristojn kiaj ili estas: murdemaj, malhomaj, kaj, jes ja, ofte mem sufiĉe riĉaj [24]. VD:certe, kompreneble.
2.  
Malkonfirma respondo al negativa demando aŭ diraĵo: ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? ― jes ja! (= jes, mi ja volas trinki ĝin) [25]; vi tute ne estis ― jes ja! mi ja tamen estis! [26]. VD:tamen, male.
Rim.: PMEG pri respondoj al negativaj demandoj: „kelkaj uzas ‚tamen!‘ anstataŭ jes ja!‘; eventuale ‚sed jes!‘ povas esti plia eblo.“ [27] La sama paĝo mencias ‚male!‘ kiel eblan alternativon.
22. István Ertl: Krizo ofte anoncas resaniĝon, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9
23. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 18a
24. Bruce Crisp: Reago al Raita Pyhälä, Monato, 2001:12, p. 4a
25. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Jes kaj ne ĉe neaj demandoj
26. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la brulanta urbo
27. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Jes kaj ne ĉe neaj demandoj
angle:
1. yes indeed, indeed
france:
2. si
germane:
1. ja genau 2. doch
nederlande:
1. jazeker 2. wel, jawel, toch wel

administraj notoj

mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.