*jugland/o UV

*juglando

La nukso de juglandujo (antaŭe konsiderita kerno de drupo), kun oleriĉa cerbetforma interno: [ĉe la abio] oritaj pomoj kaj juglandoj pendis kvazaŭ alkreskintaj [1]; ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna [2]; belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel lulilon, bluaj folietoj de violo estis ŝiaj matracoj, kaj folieto de rozo estis ŝia litkovrilo [3].
juglando kaj ĝia interno
CC-BY-SA-3.0  [4]
angle:
walnut
beloruse:
валоскі арэх
bretone:
kraoñenn (frouezhenn)
bulgare:
орех
ĉeĥe:
vlašský ořech
ĉine:
核桃 [hétao], 胡桃 [hútáo], 核桃泥 [hétáoní]
france:
noix
germane:
Walnuss
hispane:
nuez de nogal
hungare:
dió
itale:
noce (frutto)
japane:
クルミ
katalune:
nou
nederlande:
walnoot, okkernoot
pole:
orzech włoski
portugale:
noz
ruse:
грецкий орех
slovake:
vlašský orech
svede:
valnöt
turke:
ceviz
ukraine:
(волоський) горіх

juglandujo, juglandarbo

BOT
Genro el familio juglandujacoj (Juglans), arbo, kies plej konata specio (Juglans regia) estas kulturata pro la oleoriĉaj manĝeblaj nuksoj, kaj la ligno uzata en meblofarado: inter du juglandujoj brilis la konstelacio de Oriono [5]; pro ofta sterileco de juglandarboj en arbaroj, ursoj desupris de montaro, serĉante manĝaĵon en kampoj [6]; [la ĥor]seĝaro […] konsistas el juglandujo-ligno kaj en ĝi elstaras la seĝo de la episkopo [7].
maskla floro de Juglans regia
Juglans regia
angle:
walnut
beloruse:
арэхавае дрэва
bretone:
kraoñenn (gwezenn), gwezenn-graoñ
ĉeĥe:
ořech vlašský, ořešák královský
ĉine:
胡桃 [hútáo]
france:
noyer
germane:
Walnussbaum
hispane:
nogal
hungare:
diófa
itale:
noce (albero)
japane:
クルミ
katalune:
nouer, noguera
latinece:
Juglans Juglans regia
nederlande:
notenboom
pole:
orzech włoski (drzewo)
portugale:
nogueira
ruse:
ореховое дерево
slovake:
vlašský orech (strom)
svede:
valnötsträd
turke:
ceviz

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.