junuliĉ/o

junuliĉo

(malofte)
Virseksa junulo: plejmulte da usonaj junuliĉoj ne estas tiel pripensema pri iliaj karulinoj [1]; la bildstrio estis pri junuliĉo Joŭta [2]; devas mi l' vivon oferi, pensis iam junuliĉo [3]; ĉiuj junuliĉoj penos esti futbalistoj kaj ĉiuj junulinoj celos fariĝi ĵurnalistoj [4]; la deputito eniris kun junuliĉo sekvanta nervoze [5].
VD:-iĉ
1. Andy West: La Poŝto Dismeo: Unua duono de 2001, 14a februaro 2001
2. Andy West: La Poŝto Dismeo: Dua duono de 2005, 20a novembro 2005
3. Balázs Wacha: Iom kamaĉisme, 27-a de marto 2009 ipernity: Iom kamaĉisme de Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs)
4. Toño del Barrio: La fenomeno Sara Carbonero, 18-a de julio 2010 La Blogo » La fenomeno Sara Carbonero
5. St John Karp (Sinĵeno): Mefitodanco, 19-a de decembro 2016 Mefitodanco Ĉapitro 5
beloruse:
 юнак

administraj notoj