ĵabutikab/o
ĵabutikabo
Manĝebla frukto
de ĵabutikabarbo, malgranda, kun malhela ŝelo, blanka aŭ
rozkolora karno entenanta kelkajn grandajn semojn:
ĵabutikabo kun […] dika nigr-viole brila
haŭto
[1].
1.
S. Larbar: Karuseloj, 1987
- angle:
- jabuticaba
- beloruse:
- жабатыкаба, джабатыкаба (плод)
- france:
- jaboticaba
- germane:
- Baumstammkirsche
ĵabutikabarbo, ĵabutikabujo
Malalta arbo el la familio mirtacoj,
kreskanta en sudorientbrazilaj arbaroj kaj
kies floroj kaj fruktoj kreskas rekte ĉe la trunko
(Plinia cauliflora):
mil nigraj okuloj de ĵabutikabujo ⫽
sorĉemaj ⫽
estas moletaj nigraj perloj ⫽
krevantaj pro suko
[2].
2.
P. S. Viana:
Jabuticabas no pé, Blog do Paulo, 2012-08-14
3. Bruno.karklis, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Plinia_cauliflora.jpg
3. Bruno.karklis, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Plinia_cauliflora.jpg
- beloruse:
- жабатыкаба, джабатыкаба (плод)
- ĉine:
- 嘉宝果 [jiābǎoguǒ], 树葡萄 [shùpútao]
- france:
- jaboticaba, vigne brésilienne
- germane:
- Baumstammkirsche, Jaboticaba
- latinece:
- Plinia cauliflora