ĵuri/o SPV
ĵurio
- 1.
Aro da civitanoj elektitaj por fari komunajn dedcidojn en
juĝafero kiel tribunalo:
eĉ se vi akuzus min, bona advokato persvadus la ĵurion ke estas dubo pri mia
kulpeco
[1];
ĉi-lande la kulpeco pri murdo estas juĝata de ĵurio instrukciita difini, kiu
kulpas
[2];
- 2.

Grupo de homoj komisiita por aljuĝo de poentoj,
de premio, de rango en konkurso:
la ĵurio havis malfacilan taskon por aljuĝi premiojn
[3];
la sveda grupo LPG per la kanto „Ĉu vi kontentas“ ricevis la unuan lokon en la
voĉdonado de la ĵurio kaj ankaŭ en la premio de la publiko
[4];
la kvin plej bonaj filmetoj, elektotaj de internacia ĵurio […]
estos prezentitaj al la spektantoj el pli ol 120 landoj
[5].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru juĝantaro.
1.
Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
2. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
3. M. Komarnicka: Vroclavo kantas esperantajn kantojn, Zagreba Esperantisto, 2014-05-28
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La unua Esperanta Kinofestivalo
2. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
3. M. Komarnicka: Vroclavo kantas esperantajn kantojn, Zagreba Esperantisto, 2014-05-28
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La unua Esperanta Kinofestivalo
- angle:
- jury
- beloruse:
- прысяжныя (у судзе), журы (прысяжных), лава (у судзе)
- bulgare:
- жури
- ĉine:
- 陪审团 [péishěntuán], 評委 [píngwěi], 甄选小组 [zhēnxuǎnxiǎozǔ], 审查委员会 [shěncháwěiyuánhuì], 評審委員會 [píngshěnwěiyuánhuì]
- france:
- jury
- germane:
- Jury 1. die Geschworenen, Schiedsgericht 2. Preisgericht
- greke:
- ένορκος
- hebree:
- חבר מושבעים
- hispane:
- jurado
- hungare:
- esküdtek, ülnökök
- indonezie:
- juri
- itale:
- giuria
- japane:
- 陪審 [ばいしん], 審査員団 [しんさいんだん]
- katalune:
- jurat
- nederlande:
- jury
- perse:
- هیئت منصفه
- pole:
- ława przysięgłych, jury
- portugale:
- 1. júri (de processo judicial) 2. júri (de concurso)
- ruse:
- присяжные, жюри присяжных
- ukraine:
- склад присяжних засідателів, журі
ĵuriano
- 1.
Membro de ĵurio2:
lotado je ĵurianoj
[6];
la senhejmulino eklaboris en bordelo, tie ŝtelis monon de kliento, kaj en la
proceso inter la asizaj ĵurianoj hazarde estis ŝia deloginto
[7];
la responsa juĝisto decidis esplori kaj kontroli liston de 800 personoj, el kiuj
estos nomumitaj ĵurianoj, kiuj decidos, ĉu Haughey estas kulpa aŭ ne
[8];
kaj se leĝo malpermesas regi aŭ esti ĵuriano, oni malgraŭe regas kaj
ĵurianas laŭdezire
[9].
- 2.

Membro de ĵurio2:
la unuaj 4 lokoj estos anoncataj […] de la ĵurianoj
[10];
ili konstatas, ke la proponoj por tiu konkurso entute estis mizeraj,
[kaj] ke jenaj ĵurianoj preferas „konceptan arton” al serioza
metio
[11].
6.
Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
8. Monato, PGubbins: Irlando: Lando de malsanktuloj
9. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
11. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj, 2011
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
8. Monato, PGubbins: Irlando: Lando de malsanktuloj
9. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
11. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj, 2011
- beloruse:
- 1. прысяжны (у судзе), лаўнік (у судзе) 2. член журы
- ĉine:
- 1. 評委 [píngwěi]
- france:
- 1. juré (membre de jury)
- germane:
- 1. Geschworener 2. Jurymitglied, Preisrichter
- indonezie:
- 1. anggota juri
- itale:
- 1. giurato
- japane:
- 1. 陪審員 [ばいしんいん], 審査員 [しんさいん]
- katalune:
- 1. jurat (membre d'un jurat)
- perse:
- 1. عضو هیئت منصفه
- pole:
- 1. ławnik, członek ławy przysięgłych , juror, członek jury
- portugale:
- 1. jurado
- ukraine:
- 1. присяжний засідатель, член журі