kabaret/o PV , kabared/o PIV2
kabareto, kabaredo
- 1.
Drinkejo,
kafejo
aŭ vesperkunvenejo, kie poetoj kaj kantistoj prezentas siajn
verkojn:
[„la Tri Koboldoj“]
titoliĝis la esperantista kabareto en Montmartre,
kiun fondis kaj majstre gvidis Raymond Schwartz
[1];
[Georges Lagrange] regule kontribuis al
„la Tri Koboldoj“, la pariza kabaredo gvidita de
Rajmundo Ŝvarc'
[2];
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo, ||
Kun tintila sonorad’ ||
Ni veturas — aventuras, la ĉevaloj fluge kuras ||
Sub la stela miriad’
[3].
koncertkafejo
varietea teatro- 2.
Spektaklo
de la tipo prezentata en kabareto1;
humura literatura kunveno:
en malnova fama kafejo „Jama Michalikowa“
ni kun sentimento rigardas kabareton el la komenco de dudeka
jarcento, laŭ Boy Żeleński – „Tre verda baloneto“
[4];
f-ino Barlaston prezentis vesperan kabareton, en kiu
ŝi
kantis kelkajn kantojn el operoj kaj muzikaj dramoj
[5];
tute kuriozan efikon kaŭzis kunligo en la sama vespero
de leĝera „Kabaredo“ kun tragika „Aniaro“
[6];
bedaŭrinde mi ne havis eblecon rigardi kabaredon
„Fraŭlino Barlaston“ kiu, kiel mi poste
aŭdis, estis tre amuza
[7].
varieteo
1.
R. Bernard:
Funebra parolado pri la Tri Koboldoj, Nica literatura revuo, 1956-07 ĝis 08, p. 215-221a
2. Pola Radio: Trarigardo de la E-Gazetaro 2004-08-31, http://www.radio.com.pl/polonia/article.asp?tId=14344
3. Nikolao Hohlov: Vintra fabelo., „Tajdo“, 1928
4. Krakovaj bildoj, Lodza informilo
5. D. Rogers: Kongresaj impresoj, http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/a_konim.htm
6. H. Gorecka: LOdE, 2003:8-9
7. I. Leceniewska: Mia dusemajna restado en Prago, Lodza informilo
2. Pola Radio: Trarigardo de la E-Gazetaro 2004-08-31, http://www.radio.com.pl/polonia/article.asp?tId=14344
3. Nikolao Hohlov: Vintra fabelo., „Tajdo“, 1928
4. Krakovaj bildoj, Lodza informilo
5. D. Rogers: Kongresaj impresoj, http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/a_konim.htm
6. H. Gorecka: LOdE, 2003:8-9
7. I. Leceniewska: Mia dusemajna restado en Prago, Lodza informilo
- angle:
- cabaret
- beloruse:
- кабарэ
- ĉeĥe:
- bar (podnik), kabaret, šantán
- ĉine:
- 卡巴莱 [kǎbālái], 杂耍 [záshuǎ]
- finne:
- kabaree
- france:
- 1. cabaret (établissement de spectacle) , caf'-conc', café-concert, café-chantant, music-hall (établissement) 2. music-hall (spectacle), spectacle de cabaret
- germane:
- Kabarett, Kleinkunstbühne
- hungare:
- kabaré
- japane:
- キャバレー, ナイトクラブ, 文芸懇話会 [ぶんげいこんわかい]
- katalune:
- cabaret
- nederlande:
- cabaret
- pole:
- 1. kabaret 2. kabaret
- portugale:
- cabaré
- ruse:
- кабаре
- slovake:
- bar, kabaret
- svede:
- kabaré
- ukraine:
- кабаре
administraj notoj
pri
~o, ~o 1.:
Mi ne certas, ĉu la kriterio "propraj verkoj" plu
estas aktuala. Almenaŭ tio estas malvastigo de la
senco kompare al la tradukoj en pluraj naciaj lingvoj.
[MB]
pri
~o, ~o 2.:
Ĉi tiu derivita senco, kiu restis de PV ĝis en PIV2 sub la
nura formo „humura literatura kunveno“, supozeble ne troviĝas en
ĉiuj tradukoj.
[MB]