*kaleŝ/o UV
*kaleŝo
Veturilo
por personoj, ĝenerale kvarrada kaj kovrita, movata de tirbestoj:
kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton
[1];
kvarĉevala kaleŝo
Fab3
;
oni sidigis la soldaton en la kaleŝo de la reĝo
[2];
la reĝo volis, ke li eniru en la reĝan kaleŝon por
daŭrigi la promenadon
[3];
pluvombreloj, bastonoj kaj ĉapeloj balanciĝadis en la reto supre ĉe la plafono
de la kaleŝo
[4];
la granda poŝta kaleŝo haltis antaŭ la urba pordego, ĝi venigis en si dekdu
personojn, pli ĝi ne povis enpreni
[5];
kiel vi intencas, ĉu en via kaleŝo aŭ kune kun mi en droŝko
[6]?
droŝko,
faetono,
fiakro,
tarantaso,
tandemo1.b
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. C. Perrault, trad. P. Sarpy: La Majstro Kato, en: Rakontoj pri feinoj, 1904
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
7. Hajotthu, Nacia Goethe-Muzeo (Vajmaro), propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Goethes_Kutsche@Goethes_Wohnhaus_Weimar.JPG

- angle:
- carriage
- beloruse:
- павозка, калёсы, фурманка
- bretone:
- rederig
- bulgare:
- файтон
- ĉine:
- 馬車 [mǎchē], 輫 [pái], 走車 [zǒuchē]
- france:
- calèche
- germane:
- Kutsche, Pferdewagen, Kalesche
- hispane:
- calesa
- itale:
- carrozza
- japane:
- 四輪馬車 [よっりんばしゃ]
- katalune:
- carruatge
- nederlande:
- koets
- perse:
- کالسکه
- pole:
- kolasa, powóz, bryczka
- ruse:
- коляска, экипаж
- ukraine:
- екіпаж, коляска, карета
kaleŝisto
- 1.
-
Kondukanto de kaleŝo:
la magazeno estis invadita [...] de la kaleŝistoj de
la najbaraj kasteloj
[8];
jen alvenis la kaleŝisto kaj sakris: „mi dezirus la reĝon kaj la princidinon ĉe
la ekzekutisto! mi volis iri en gastejon kaj foje trinki kaj ludi kartojn,
sed jen mi promene veturigu ilin ĉe la lago.“
[9].
koĉero
postiliono - 2.
- Konstruisto de kaleŝoj: [ŝi] ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kaleŝistoj, oraĵistoj FK .
- angle:
- 1. coachman 2. carriage maker
- beloruse:
- 1. фурман, павозьнічы 2. вытворца павозак, карэтнік
- bretone:
- 1. toucher 2. karroñser
- ĉine:
- 車夫 [chēfū] 1. 馬車伕 [mǎchēfu]
- france:
- cocher (de calèche)
- germane:
- 1. Kutscher
- hispane:
- cochero
- hungare:
- 1. kocsis 2. hintókészítő
- itale:
- 1. cocchiere 2. carrozzaio
- japane:
- 御者 [ぎょしゃ]
- katalune:
- 1. cotxer, majoral 2. fabricant de carruatges
- nederlande:
- 1. koetsier 2. koetsenmaker
- perse:
- کالسکهچی
- ruse:
- 1. кучер, извозчик 2. каретник, экипажный мастер
- ukraine:
- кучер, візник
duonkaleŝo
Mallonga kaleŝo kun sidlokoj ordinare por nur du
veturantoj:
duonkaleŝo kaj griza ĉevalparo
staris antaŭ la pordo de la kuracisto
[10].
10.
A. Conan Doyle, trad. D. Booton:
La Aventuro de la Malaperinta Trikvarono, [vidita en 2015]
11. Andrew Dunn, English Wikipedia, original upload 20 September 2004 by Solipsist: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:HansomCab.jpg
11. Andrew Dunn, English Wikipedia, original upload 20 September 2004 by Solipsist: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:HansomCab.jpg
- beloruse:
- купэ (коннае)
- france:
- coupé (voiture à cheval)
- germane:
- Coupé
- hispane:
- tílburi
- ukraine:
- двомісна коляска/карета