4kalv/a

kalva

1.
Perdinta la kapharojn: ĉiuj kapoj estas kalvaj, ĉiuj barboj estas razitaj [1]; nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo Marta ; procesio de kalvaj kaj nudpiedaj monaĥoj RBa ; kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas PrV . VD:alopecio
2.
(figure) Senvegetaĵa: malespere kalvaj branĉoj palpis en la nebulo KKr ; kalva monto. VD:dezerta, nuda
angle:
bald, bare 1. bald, bald-headed, hairless
beloruse:
лысы
bretone:
moal
ĉeĥe:
bez porostu, holohlavý, holý, lysý, plešatý
ĉine:
禿 [tū], 鬎 [là], 鬁 [lì], 痜 [tū], 不毛 [bùmáo]
france:
chauve (adj.)
germane:
kahl 1. glatzköpfig
hispane:
1. calvo
hungare:
kopasz
japane:
はげた, 草木の生えていない [くさきのはえていない]
nederlande:
kaal
perse:
کچل، تاس (کچل)
pole:
łysy
rumane:
chel
ruse:
лысый
slovake:
lysý, plešivý
ukraine:
лисий, пострижений наголо, обголений (про голову), лисий, голий

kalvaĵo

Kalva loko sur la kapo: Nancy dummomente rigardis la amuzaspektan etan sanktulon kun la kalvaĵo [2].
2. T. Steele: Por savi nigran animon, en: Australia Felix, 1999
beloruse:
лысіна, плеш
ĉine:
禿頂 [tūdǐng], 禿頭 [tūtóu]
france:
calvitie
japane:
はげ

kalvulo

Tiu, kiu estas kalva, sen kapharoj: lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li estas kalvulo [3]; ĉu kalvulo kaj longharulo havas unusaman naturon aŭ diferencajn naturojn Rsp ? ne proponu al kalvulo aĉeti kombilon [4]; tiu juna kalvulo, kun la ekzemoj sur la manoj, […] opiniis, ke jam estas tempo entrepreni ekspozicion [5].
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:41
4. La Ondo de Esperanto, 2002:2
5. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
beloruse:
лысы (наз.), лысун
ĉine:
光头 [guāngtóu], 禿子 [tūzǐ], 头发全秃的人 [tóufaquántūderén], 脫頂 [tuōdǐng]
france:
chauve (subst.)
germane:
Kahlkopf, Glatzkopf
japane:
頭のはげた人 [あたまのはげたじん]
ukraine:
лисий (у знач. ім.)

administraj notoj

~aĵo : Mankas dua fontindiko.