kantilen/o PIV1

kantileno

(malofte)
MUZ Lirika kanta melodio voĉe aŭ instrumente interpretata, aparte aŭ kiel parto de pluvoĉa muzikaĵo: la trio da saksofonoj ploras la kantilenon [1]; Aureliano Segundo ne konsciis pri la kantileno ĝis la sekvanta tago, post la maten-manĝo, kiam li sentis sin tute konfuz-kapa pro zumado [2].
1. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
beloruse:
кантылена
ĉeĥe:
kantiléna
france:
cantilène
germane:
Kantilene
pole:
kantylena
rumane:
cantilena
slovake:
kantiléna
ukraine:
кантилена

administraj notoj