*kapsul/o PV

*kapsulo

1.
Rigida kovrilo aŭ ŝelo, kiu malfermiĝas fende, torde, rompe.
a)
TEK Ĉapo el metalo aŭ plasto, fermanta la buŝon de botelo.
b)
MEDVdE Ujeto el gelateno uzata por enteni medikamenton: Roche kapablas produkti 400 milionojn da dozoj (po dek kapsuloj) jare [1]. VD:oblato, pastelo, pilolo, premaĵo, tablojdo.
c)
BOT Malfermfrukto estiĝanta el pluraj fruktofolioj kaj malfermiĝanta ĉe maturiĝo per fendoj (hiperiko, irido), kovrilo (hiskiamo) aŭ truetoj (papavo, kampanulo): opio estas narkota substanco, […] kiun oni ekstraktas el la sekigita laktosuko de opiopapava verda kapsulo [2].
Rim.: La signifo de tiu vorto en Esperanto ŝajnas iom malklara. Laŭ la difino en PV kaj PIV ĝi sinonimas kun malfermfrukto. En la germana „Kapsel“ kaj en la angla „capsule“ signifas malfermfrukton formitan el du aŭ pluraj fruktofolioj escepte de silikvo. En la ilustrita parto de PIV, plato IV, 15, 17 kapsulo estas uzata ĝuste por tiaj fruktoj.
d)
ANA Enferma protekta histo de artiko: ĉirkaŭ la artiko troviĝas artika kapsulo [3].
2.
Skatoletforma ronda ujo: TEK ĉe surteraj testoj brulmortis tri astronaŭtoj en sia kapsulo [4]; Lajka […] estis la unua besto, kiu atingis unuafoje la kosmon […] ĝi mortis 5 horojn post la lanĉo, plej verŝajne pro tro-varmiĝo de la kapsulo [5]; tempa kapsulo aŭ letero al estonto estas mesaĝo, kiun oni foje sendas al si mem, aŭ al siaj posteuloj, aŭ al iu ajn, kiu retrovos la mesaĝon post paso de tempo [6].
3.
KEMPIV1 Vazo en formo de vertoĉapo, uzata por vaporigi fluaĵojn.
angle:
1.b capsule 1.c capsule
beloruse:
капсула
ĉeĥe:
kapsle, uzávěr (lahve)
ĉine:
3. [shuò]
france:
1.a capsule (de bouteille) 1.b gélule (pharm.) 1.c capsule (bot.) 3. capsule (chim.), coupelle (petit récipient en forme de calotte)
germane:
1.a Verschlusskappe, Kronkorken 1.b Kapsel, Medikamentenkapsel 1.c Kapsel, Sporenkapsel 1.d (Gelenk-)kapsel 2. Gehäuse, Kapsel 3. Schale, Abdampfschale, Kupelle
hispane:
cápsula
hungare:
1.b kapszula, ostyatok 1.c gubó, toktermés 2. kapszula 3. lepárlócsésze
japane:
王冠 [おうかん], 蒸発皿 [じょうはつざら], カプセル, さく果 [さくか], 被膜 [ひまく], 嚢 [ふくろ], 包 [パオ]
katalune:
càpsula 1.a tap 3. copel·la
nederlande:
1.a kroonkurk 1.b capsule 1.c doosvrucht 2. capsule 3. capsule
pole:
1.a kapsel 2. kapsułka 3. kapsułka
rumane:
capsulă
ruse:
1.a колпачок (бутылки), крышка (бутылки) 1.b капсула, облатка 1.c семенная коробочка 2. футляр 3. капсула
slovake:
kapsula, pologuľatá kovová krabička, tobolka
svede:
1.a kapsyl 1.b kapsel
ukraine:
капсула, капсуль, коробочка, сумка, облатка

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Ĉu ŝovi la sencon TEK ujo kiel subsencon al snc 1? Ĉu distingi
      historian sencon "skatoleto" de
      modernaj sencoj en scienco kaj tekniko?
      [WD]