Kasandr/o PIV1

Kasandro

MIT Filino de la troja reĝo Priamo, ricevinta de Apolono la doton antaŭvidi la estontecon sed poste malbenita tiel, ke neniu ŝin kredis: la pensoj de tiuj grandaj viroj povus […] gvidi la homaron al pli humana, pli saĝa kaj pli feliĉa mondo, bedaŭrinde, kiel spertis Kasandro, ne sufiĉe da homoj estas sufiĉe saĝaj kaj humilaj por aŭskulti [1]; (figure) mi estis vera Kasandro (nigrevidulo) [2]!
1. Garbhan MacAoidh: Malgranda estas bela, Monato, 2006/05, p. 12
2. Der Kandelaber(Ludwig Bechstein), Turingio Internacia 117, 2021-07-11
angle:
Cassandra
france:
Cassandre
germane:
Kassandra
malnovgreke:
Κασσάνδρα
nederlande:
Cassandra
ruse:
Кассандра

administraj notoj