Katar/o RLN

Kataro (QA)

GEOGPOL Ŝtato en la Araba Duoninsulo, limanta kun Sauda Arabujo kaj Persa Golfo: la eldono 2013 de la jarlibro inkluzivas reviziitajn landogrupojn, en kiuj novaj partoprenantoj estas Malajzio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kataro [1]; direkte al la siria prezidanto Bashar al-Assad deklaris la emiro de Kataro, Ŝejko Hamad bin Khalifa al-Thani: „estas praktikata genocido en Sirio fare de reĝimo, al kiu mankas legitimeco” [2]; rilate al la nombro de la loĝantaro la industria aldonvaloro de ambaŭ sektoroj okupis pintajn lokojn en Kataro, Kuvajto, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Brunejo kaj Norvegio [3].
Rim.: La fundamenta vorto kataro estas muka inflamo. Cetere kataro en mezepoko estas ankaŭ alia nomo por albigenso.
angle:
Qatar
arabe:
قطر، دولة قطر
beloruse:
Катар (дзяржава)
bulgare:
Катар
ĉine:
卡塔尔 [Kǎtǎěr]
france:
Qatar, Katar, Etat du Qatar
germane:
Katar
indonezie:
Qatar
japane:
カタール
nederlande:
Katar, Qatar
pole:
Państwo Katar
portugale:
Catar
ukraine:
Катар

administraj notoj