1kaŭĉuk/o JED

kaŭĉuko

Elasta gumo, konsistanta el preparita suko de kelkaj amerikaj aŭ afrikaj arboj aŭ lianoj: sulfurkaŭĉuko (kaŭĉuko prilaborita per sulfuro, kaj pli malmola ol la kruda, vd vulkanizi); elasta kiel kaŭĉuko [1]; ŝi turniĝis kaj signis per siaj kaŭĉukgantaj manoj, ke mi proksimiĝu [2]; ŝiaj piedoj iĝis molaj, kvazaŭ ili estus el kaŭĉuko [3]; la plej spurriĉa koto eĉ tenis stampaĵon de du bone distingeblaj kaŭĉukaĵoj [4]; policistoj pafis kaŭĉukokuglojn kaj ĵetis larmigajn gasbombojn al la protestantoj [5]. VD:gutaperko
angle:
rubber
beloruse:
каўчук
bulgare:
каучук
ĉine:
橡胶 [xiàngjiāo], 胶 [jiāo], 天然橡胶 [tiānránxiàngjiāo]
france:
caoutchouc
germane:
Kautschuk
hispane:
caucho
hungare:
gumi, kaucsuk
katalune:
cautxú
nederlande:
rubber
perse:
کائوچو
pole:
kauczuk
ruse:
каучук, резина
ukraine:
каучук, ґума

kaŭĉuka

El kaŭĉuko: longforma kuvo el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta el la muro [6]; la berlina asfalto estas varmigita de la suno kaj trotado de kaŭĉukaj pneŭmatikoj Metrop ; la laboristino ekridas, suprenfaldas sian puloveron, malkroĉas siajn kaŭĉukajn mamojn kaj ĵetas ilin en la paperkorbon [7]. VD:elasta
germane:
Kautschuk-

administraj notoj