*kelk/a UV
kelka
(ununombre)
Adjektivo, kiu signifas:
- 1.
-
Nedifinitan kvanton de tuto, kies dividoj ne estas esprimeblaj per
nombroj:
metu kelkan ordon en vian paroladon
[1];
antaŭ kelka tempo
[2];
kun kelka hezitado
[3];
homoj riĉaj, en kelka rilato influaj
Marta
;
doni kelkan klarigon
[4];
respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj
[5];
en tiaj okazoj, […] kelka libereco alportas al ni nenian malutilon
[6];
kelktempa ĉeso ne estas forgeso
PrV
.
ia,
ioma,
iu - 2.
-
Nedifinitan, sed difineblan kvanton:
ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj
[7];
falis kelka nombro el la servantoj de David
[8].
certa4
1.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
2. La Nova Testamento, La agoj 21:38
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 11:17
2. La Nova Testamento, La agoj 21:38
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 11:17
- angle:
- some
- beloruse:
- 1. некаторы, нейкі 2. некаторы, нейкі
- ĉeĥe:
- nějaký, některý, trochu
- ĉine:
- 一些 [yīxiē], 有些 [yǒuxiē]
- france:
- 1. quelque, un certain 2. un certain
- hispane:
- 1. algún, cierto 2. un cierto
- hungare:
- 1. némi, egy kis, bizonyos 2. bizonyos
- indonezie:
- beberapa
- japane:
- いくつかの, 何人かの [なんりかの], いくらかの, 多少の [たしょうの]
- pole:
- jakiś, niektóry, pewien
- rumane:
- unii, sigur
- ruse:
- 1. некоторый 2. некоторый
- slovake:
- nejaký, niektorý, trocha
- taje:
- จำนวนหนึ่ง
- ukraine:
- якийсь, певний (про число)
kelkaj
(plurnombre)
Adjektivo, kiu signifas:
-
Nedifinitan kvanton da pluraj nombreblaj aferoj, kontraste kun la
tuto aŭ kun pli granda kvanto:
- a)
-
en kelkaj (malmultaj) sekundoj amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li
[9];
ni prenos […] simple kelkajn ekzemplojn
[10];
kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj
najbaroj
[11];
dum ĉi tiuj kelkaj tagoj li sentis sin renaskita
[12];
kelktaga ekzerciĝo
[13].
iuj,
diversaj,
iomaj,
pli ol unu - b)
- (kun elipso de la substantivo) kelkaj (personoj) pensas, ke […] [14].
9.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
12. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
12. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
- afrikanse:
- paar
- albane:
- pak
- amhare:
- ጥቂቶች
- angle:
- several 1.a some
- arabe:
- قليل
- armene:
- քիչ
- azerbajĝane:
- bir neçə
- beloruse:
- некалькі, некаторыя, пэўныя, тыя ці іншыя
- bengale:
- কয়েক
- birme:
- နည်းသော
- bosne:
- nekoliko
- ĉeĥe:
- několik, někteří
- ĉine:
- 几个 [jǐge], 有的 [yǒude], 几 [jǐ], 些 [xiē]
- dane:
- få
- estone:
- paari
- eŭske:
- gutxi
- filipine:
- ilan
- france:
- 1.a quelques, certains 1.b quelques-uns, certains
- galege:
- poucos
- germane:
- 1.a eine bestimmte ... 1.b einige etwas, ein bisschen
- guĝarate:
- થોડા
- haitie:
- kèk
- haŭse:
- ‘yan
- hinde:
- कुछ
- hispane:
- algunos
- hungare:
- 1.a néhány 1.b néhányan
- igbe:
- ole na ole
- indonezie:
- beberapa
- irlande:
- beag
- islande:
- fáir
- japane:
- 少数 [しょうすう]
- jave:
- sawetara
- jide:
- ווייניק
- jorube:
- diẹ
- kanare:
- ಕೆಲವು
- kartvele:
- რამდენიმე
- kazaĥe:
- бірнеше
- kimre:
- ychydig
- kirgize:
- бир нече
- kmere:
- ប៉ុន្មាន
- koree:
- 조금
- korsike:
- qualchi
- kose:
- mbalwa
- kroate:
- nekoliko
- kurde:
- kêmane
- latine:
- pauci
- latve:
- maz
- laŭe:
- ບໍ່ຫຼາຍປານໃດ
- litove:
- mažai
- makedone:
- неколку
- malagase:
- vitsivitsy
- malaje:
- 1.b beberapa
- malajalame:
- കുറെ
- malte:
- ftit
- maorie:
- torutoru
- marate:
- काही
- monge:
- ob peb
- mongole:
- хэдэн
- nederlande:
- 1.b enkele
- nepale:
- केही
- njanĝe:
- zochepa
- okcidentfrise:
- stikmannich
- panĝabe:
- ਕੁਝ
- paŝtue:
- څو
- pole:
- kilka
- ruande:
- bake
- rumane:
- niște, câteva
- ruse:
- 1.a несколько 1.b некоторые
- samoe:
- nai
- sinde:
- چند
- sinhale:
- කිහිපයක්
- skotgaele:
- beagan
- slovake:
- niekoľko, niektorí
- slovene:
- nekaj
- somale:
- yar
- ŝone:
- shoma
- sote:
- tse seng kae
- sunde:
- saeutik
- svahile:
- chache
- taĝike:
- якчанд
- taje:
- จำนวนหนึ่ง
- tamile:
- சில
- tatare:
- бик аз
- telugue:
- కొన్ని
- tibete:
- ཉུང་ཉུང་
- ukraine:
- кілька
- urdue:
- چند
- uzbeke:
- oz
- vjetname:
- số
- volapuke:
- 1.b ans
- zulue:
- ambalwa
kelke
-
Analoge kun ‚multe‘, ‚iom‘ kaj ceteraj, tiu adverbo estas uzata kun la
senco de substantivo montranta nedifinitan, sed ne tre grandan
kvanton:
nur kelke da homoj sidis en la ĉambro;
mi volis doni al vi kelke da violoj
Hamlet
;
eniris kelke da nudaj Ĥaldeanoj
[15];
ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj
[16];
mi rememoris kelke el tiuj libroj
[17];
„kial vi ĉiam kvazaŭ subpremas ridon, kiam mi vin kisas?“ li demandis kun nuanco
kelke ĉagrena en la voĉo
[18].
iom2,
malmulte
Rim.:
Oni donis arkaike al kelkaj, kelke da la sencon de pli ol
unu, pluraj:
dum kelke da semajnoj li plimaljuniĝis je
kelke da jaroj
[19].
15.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
16. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
18. J. Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1980
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
16. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
18. J. Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1980
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
- angle:
- some
- beloruse:
- некалькі
- germane:
- einige
- hispane:
- algunos
- hungare:
- néhány
- pole:
- kilka
- rumane:
- puțin
- ruse:
- несколько
- ukraine:
- кілька
kelkope
- En malgranda grupo: ili kolektiĝis kelkope en ies hejmo unu aŭ du vesperojn ĉiusemajne por interparoli [20].
20.
Bakin (Li Yaotang), trad. Wei Yida: La Familio, ĉapitro 25a, p.
312a
- angle:
- several together
- beloruse:
- некалькі (разам), па некалькі
- ĉeĥe:
- po několika
- ĉine:
- 三三两两 [sānsānliǎngliǎng], 联袂 [liánmèi]
- france:
- en petit groupe
- germane:
- zu einigen (Gruppe)
- hispane:
- en grupos pequeños
- japane:
- 数人連れで [すうりつれで]
- pole:
- kilka, kilku, kilkoro
- rumane:
- mai mulți
- slovake:
- po niekoľko
Rim.:
Kelk estas iafoje pleonasme uzata kiel prefikso por insisti
pri la nedifiniteco de la kvanto:
kelkiuj
Metrop
;
kelkiom(a)
Metrop
;
mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom
vi donas al mi por ĝi
Marta
.
La formo ununombra kelkiu, uzata kun la senco de
iu estas tute malracia, ĉar kelkaj montras
ĉiam pli ol unu, kaj kelka ne povas esti uzata pri
nombreblaj aferoj.