klaŭz/o PVEF
klaŭzo


-
Speciala rezervo, kondiĉo,
enskribita en kontrakto, traktato, interkonsento, leĝa akto:
tiuj kontraktoj devas enhavi ankaŭ klaŭzojn por la
estonta liberigo de servoj[1];
li jam faris testamenton antaŭ ol forlasi la vilaĝon, kun la klaŭzo rezervi al
la ŝildisto sumon proporcian al la tempo de lia servado
[2];
Horn-klaŭzo (disjunkcia termo).
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru (specifkondiĉa) kontraktero,
paragrafo, normo, ero de kontrakto, kondiĉo.
1.
Evgeni Georgiev: Interkonsento pri komerca liberigo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 13a
2. Miguel de Cervantes, trad. Fernando de Diego: La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el La Manĉa, Ĉapitro 20
2. Miguel de Cervantes, trad. Fernando de Diego: La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el La Manĉa, Ĉapitro 20
- angle:
- clause
- beloruse:
- кляўзула, агаворка (у юрыдычным дакумэньце)
- ĉine:
- 条 [tiáo], 条款 [tiáokuǎn], 短句 [duǎnjù]
- france:
- clause
- germane:
- Klausel
- hispane:
- cláusula
- katalune:
- clàusula
- nederlande:
- clausule
- pole:
- klauzula, warunek, obostrzenie, zastrzeżenie
- rumane:
- clauză
- ruse:
- оговорка (пункт закона, договора, завещания и т.п.), ограничительное условие, клаузула
- ukraine:
- застереження, обмежувальна умова