Kolĥid/o Z , Kolĉid/o PIV1 (evitinde)

Kolĥido, Kolĉido

1.
HIS Antikva (malnovgreka) nomo de la okcidenta Kartvelujo: nia grandega regno, kiu etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Paca Oceano kaj de la „malvarmaj Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido“, nia regno estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia [1]; mi konis tie unu knabinon el Kolĥido [2]; la teritorioj de antikva Kolĥido konformas al la nuntempaj Kartvelaj regionoj: Samegrelo kaj Gurio, kaj parte — Abĥazio kaj Aĝario Viki ; la argonaŭtoj revidis la kolombon, kiu jam flirtis gaje transe de la rokoj, ĝi celis la sekvan bordon en Kolĉido [3]; ĉe la terura PIVa kriplaĵo „Kolĉido“ ni devus iomete halti, kvankam pro alispeca motivo: ja Zamenhof, respekte al la fontlingvo, lanĉis la formon Kolĥido (Colchis). [4].
2.
GEOG Regiono en okcidenta Kartvelujo, inter Armenujo kaj Kaŭkazo: dum la 44a sesio de la Unesko-komitato la triangulo de Kolĥido estis agnoskita kiel monumento de natura heredaĵo [5].
Rim.: Estas multe pli da trafoj de Kolĉido ol de Kolĥido en la reto. Tamen ilia kvalito estas tre dubinda.
1. Zamenhof: Parolado en Peterburgo, 1910, Kongresaj paroladoj, Jekaterinburg: 1995
2. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 1a
3. Malnovaj grekaj mitoj
4. J. Kavka: Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature, 1996
5. Tea Turmanidze: La triangulo de Kolĥido, Monato, 2023/06, p. 8
angle:
Colchis
beloruse:
Калхіда
germane:
Kolchis
greke:
Κολχίς
kartvele:
კოლხეთი
latinece:
Colchis
nederlande:
Colchis, Kolchis
pole:
Kolchida
ruse:
Колхида
ukraine:
Колхіда

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.