kolimat/i PIV

kolimati

FIZFOT
Paraleligi la lumradiojn el diverĝa fonto ĉirkaŭ komuna akso: ilia ekipaĵo konsistas el du ikso-radiaj tuboj: temas pri kolimatiloj kaj detektiloj de ambaŭ flankoj de ĉiu (plejofte pri tio nekonscia) pasaĝero [1].
1. Monato, Evgeni Georgiev: Skanado ĝena kaj kancerogena, 2013
angle:
~ilo: Collimator.
france:
~ilo: Collimateur.
germane:
~ilo: Kollimator.
japane:
視準する [しじゅんする]

administraj notoj