komparaci/o PV
komparacio
- Gramatika kategorio2 de kvalitaj adjektivoj kaj adverboj esprimanta relativan aŭ absolutan gradon de la atribuata eco en la karakterizataj aferoj (aĵoj aŭ procezoj): Por la komparacio estas uzataj la adjektivoj de kvalito („tre bela kampo“, „pli bela kampo“, sed ne: „pli tabla lampo“) [1]; [en Volapuko] la komparacio de la adjektivoj formiĝas per -um kaj -ün: gudik=bona, gudikum=pli bona, gudikün=plej bona [2]. komparado
1.
Miroslav MALOVEC: Gramatiko de Esperanto, Ĉeĥio, 1999. P. 31, §5.3.3
2. Mallonga gramatiko de Volapuko
2. Mallonga gramatiko de Volapuko
- angle:
- comparison
- beloruse:
- параўнаньне (у граматыцы)
- bulgare:
- степени на сравнение (грам.)
- ĉeĥe:
- stupňování
- france:
- comparaison (gramm.)
- germane:
- Komparation, Steigerung
- hispane:
- comparación
- japane:
- 比較法 [ひかくほう]
- nederlande:
- trappen van vergelijking
- pole:
- stopniowanie (gram.), gradacja
- portugale:
- comparação
- rumane:
- comparație
- ruse:
- степени сравнения
- slovake:
- stupňovanie
- ukraine:
- ступені порівняння
komparacia
- Rilata al komparacio: komparacia grado; komparacia vorto.
- beloruse:
- параўнальны
- pole:
- porównawczy
komparacia grado
- Ĉiu aparta formo de komparacio, kiu kune kun la aliaj konsistigas la kategorion komparacio: Esperanto havas 3 komparaciajn gradojn: pozitivo2, komparativo, superlativo.
- angle:
- degree of comparison
- beloruse:
- ступень параўнаньня
- pole:
- stopień porównania
- ruse:
- степень сравнения