1kompil/i

kompili

(tr)
Verki ne originale, sed kunigante en unu aron tekstojn pri komuna temo, kolektitajn el diversaj fontoj: mi komencis kompili miajn vojaĝnotojn [1]; estiĝis kelkafoje longaj diskutoj pri diversaj okazoj, kaj dume ili kompilis tutajn romanojn [2]; la kompilintoj de la indeksoj [respondecas] pri siaj respektivaj partoj [3]; ĉantaĝdosiero, kiun Ospaci kompilis pri sia estro [4]; vi havas liston de adresoj el la tuta mondo, kiun ni kompilis hieraŭ [5]; la Jarlibro de Internaciaj Organizaĵoj, […] kompilita kaj publikigita de la Unio de Internaciaj Asocioj [6]; kolektivo […] kompiltradukis la libron Japanaj Malnovaj Rakontoj [7]. VD:editori, redakti
angle:
compile
beloruse:
кампіляваць, складаць
ĉeĥe:
kompilovat, sestavit (z růz. pramenů)
ĉine:
合作地 [hézuòde], 合起來 [héqǐlai], 編撰 [biānzhuàn], 輯 [jí], 編列 [biānliè], 編著 [biānzhù], 纂 [zuǎn], 輯錄 [jílù]
france:
compiler
germane:
zusammenstellen, zusammentragen, kompilieren
hispane:
compilar
japane:
編纂する [へんさんする], 集成する [しゅうせいする], 編集する [へんしゅうする]
katalune:
compilar
nederlande:
samenstellen, compileren
pole:
kompilować, zbierać, zestawiać
portugale:
compilar, coligir, reunir
rumane:
compila, aduna, potrivi
ruse:
компилировать, составлять
slovake:
kompilovať, zostavovať
ukraine:
компілювати, укладати

kompilo

Ago kompili aŭ ties rezulto (kompilaĵo): kompilo donas iafoje verkon pli bonan ol la originalo VdE ; tekno, trenco, denco, drumenbaso kaj triphopo – jen estas la stiloj, prezentitaj en la kompilo [8].
8. Monato, Pavel Moĵajev, Jefim Zajdman: Elektronike kundancu, 2004
beloruse:
кампіляцыя (дзеяньне), складаньне
ĉeĥe:
kompilování, sestavování, vybírání
ĉine:
合起來 [héqǐlai], 合作地 [hézuòde], 編撰 [biānzhuàn], 淸單 [qīngdān]
france:
compilation (action)
germane:
Zusammenstellen, Zusammenstellung, Zusammentragen, Kompilation, Kompilieren
hispane:
compilación
katalune:
compilació
nederlande:
compilatie (het compileren), samenstellen (zn.)
pole:
kompilacja
rumane:
compilație
ruse:
компиляция (действие)
slovake:
vyberanie, zostavovanie

kompilado

Ago kompili: kompilado de arkitekturaj kaj konstrufakaj terminaroj [9]; oni iniciatis la kompiladon de seslingva „Aŭto-Terminaro“ [10].
beloruse:
кампіляцыя (дзеяньне), складаньне
ĉine:
合起來 [héqǐlai], 合作地 [hézuòde], 編撰 [biānzhuàn], 淸單 [qīngdān], 交織 [jiāozhī], 联结 [liánjié]
germane:
Zusammenstellen, Zusammenstellung, Zusammentragen, Kompilation, Kompilieren
japane:
編纂 [へんさん], 集成 [しゅうせい], 編集 [へんしゅう]
pole:
kompilowanie, zestawianie

kompilaĵo

Kompilita verko: tiuj kompilaĵoj rapide disvendiĝas, sed apenaŭ legiĝas pro siaj teda stilo [11]; historiisto Ziko van Dijk liveris plian kompilaĵon el la arkivoj de UEA [12]; aperis de Isaj Dratwer la kompilaĵo „Lidja Zamenhof, vivo kaj agado“ [13]; mi iam publikigos la frukton de mia kompilaĵo pri la moderna gaela [14]. VD:antologio, diĝesto, epitomo, kompendio, krestomatio
angle:
compilation
beloruse:
кампіляцыя (вынік працы)
ĉine:
合作地 [hézuòde], 合起來 [héqǐlai], 集子 [jízi], 合輯 [héjí], 合集 [héjí], 淸單 [qīngdān]
france:
anthologie (recueil de morceaux choisis), compilation (ouvrage), choix (recueil de morceaux choisis), florilège (recueil de morceaux choisis), recueil (de morceaux choisis), sélection (recueil de morceaux choisis)
germane:
Zusammenstellung, Zusammenfassung, Kompilation, Kompilat
hispane:
compilación
japane:
編纂書 [へんさんしょ]
katalune:
compilació, compendi
nederlande:
compilatie (resultaat)
pole:
kompilacja
rumane:
generare
ruse:
компиляция (произведение, результат действия)
ukraine:
компіляція (результат)

administraj notoj