2konciz/a PV

konciza

Esprimanta la ideojn per plej malmultaj vortoj; lakona, lapidara: konciza rakonto pri la okazintaĵoj Iŝtar ; la disputo iom trolongiĝis, kaj mi jam intencis aŭdi la koncizan rezulton VaK ; jen tre konciza resumo pri liaj ĉefaj konkludoj Ret . ANT:abunda, ampleksa2VD:esenca, sobra3, strikta2
angle:
concise, brief and comprehensive, laconic, pithy, succinct, terse
beloruse:
кароткі, сьціслы, ляканічны
ĉeĥe:
koncizní, stručný, zhuštěný, úsečný
ĉine:
简洁 [jiǎnjié], 简练 [jiǎnliàn], 简约 [jiǎnyuē], 要言不烦 [yàoyánbùfán], 简明扼要 [jiǎnmíngèyào], 简明 [jiǎnmíng], 简要 [jiǎnyào], 精粹 [jīngcuì]
france:
concis, bref (condensé), condensé (succinct), ramassé (succinct), sobre (succinct), succinct
germane:
kurz und bündig
hispane:
conciso, -a, lacónico, -a
japane:
簡潔な [かんけつな], 簡明な [かんめいな]
nederlande:
beknopt
perse:
موجز، کوتاه، مختصر
pole:
jędrny, krótki, treściwy, zwięzły
portugale:
conciso, sucinto, lacônico
rumane:
firmă, concis, scurt
ruse:
сжатый, краткий, лаконичный
slovake:
stručný, úsečný

koncize

En konciza maniero: Marta parolis sincere, sed koncize, ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco Marta ; ŝi parolas mallonge kaj koncize, sed ŝiaj sentoj estas pli bonaj ol kiel ŝi ŝajnigas [1]; la fino koncizege resumas la tutan paroladon Ret . SIN:resume
angle:
concisely, briefly
beloruse:
каротка, сьцісла, ляканічна
ĉine:
总之 [zǒngzhī], 要之 [yàozhī]
germane:
kurz, gedrängt, bündig, knapp
japane:
簡潔に [かんけつに], 手短に [てみじかに]

koncizeco

Eco, de io konciza: kiam ili min senvorte preteriris aŭ per la plej oficiala koncizeco komunikis al mi siajn dezirojn aŭ dirindaĵojn, mi havis la nekontraŭstareblan impulson vangenfrapi ilin VaK ; soldataj paroladoj estas karakterizitaj de mallongeco kaj koncizeco, el forma vidpunkto, kaj manko de argumentoj, el enhava vidpunkto Ret .
angle:
conciseness
beloruse:
кароткасьць, сьцісласьць
ĉeĥe:
konciznost, stručnost
france:
concision, brièveté (concision), sobriété (concision)
germane:
Kürze, Bündigkeit, Knappheit
hispane:
concisión, laconicidad
japane:
簡潔 [かんけつ]
nederlande:
beknoptheid
perse:
ایجاز، اختصار
pole:
zwięzłość
rumane:
concizie, scurtime
ruse:
краткость
slovake:
stručnosť

koncizigi

Mallongigi al precipaj ideoj: mi volas koncizigi mian paroladon [2]; Esperanto prezentas multajn okazojn koncizigi, kiujn latinidaj lingvoj ne havas [3]; fojfoje mi koncizigas kontribuaĵojn senditajn de korespondantoj, ĉar la temo ne meritas longan pritraktadon [4]. VD:redukti1, resumi
2. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
3. Claude Piron: La bona lingvo, 5. La Arto De Vortfarado
4. Monato, Paul Gubbins: Revuon redakti ... kaj ranoj, 2015
beloruse:
скарачаць, рабіць сьцісьлейшым
ĉine:
縮減 [suōjiǎn], 弄短 [nòngduǎn], 变小 [biànxiǎo], 削减 [xuējiǎn]
germane:
verkürzen

administraj notoj