*kondolenc/i UV
*kondolenci
(tr)
-
Esprimi sian simpation al iu kaj sian malĝojon
pro ties malfeliĉo aŭ funebro:
mi volas kondolenci vin pro la subita, malfeliĉa perdo de via onklo
[1];
Alfredo ree kondolencis lin, sed li klare sentis, ke mankas
[…] koreco
[2];
kiel kondolenci personon, kiu ridas tiel varme pri la forpaso de la amato
[3].
bedaŭri3,
domaĝi2,
kompati,
konsoli,
kunsenti
1.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18
- angle:
- condole, commiserate
- beloruse:
- спачуваць
- bulgare:
- изказвам съболезнования
- ĉine:
- 慰唁 [wèiyàn], 唁 [yàn], 慰問 [wèiwèn], 喭 [yàn], 吊唁 [diàoyàn], 志哀 [zhìāi]
- france:
- présenter ses condoléances, se condouloir
- germane:
- kondolieren, sein Beileid aussprechen
- hispane:
- condoler, condolecerse, dar el pésame
- japane:
- お悔みを言う [おくやみをいう], 哀悼の意を表す [あいとうのいをあらわす]
- nederlande:
- condoleren
- pole:
- składać kondolencje
- portugale:
- apresentar condolências a, dar pêsames a
- ruse:
- соболезновать
kondolenca
- Esprimanta kondolencon: neniu haltis por diri al li kelkajn kondolencajn vortojn [4].
4.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XI
- germane:
- Beileids-
kondolenco
-
Ago kondolenci, vortoj de kondolencanto:
bonvolu akcepti mian plej koran kondolencon
[5];
[mi] esprimas al Vi mian kondolencon
[6];
ni kondolence bedaŭras la ĵusan forpason de la itala kantisto
[7];
la gasto kondolence metis sian manon sur la ŝultron de Ivano
[8];
post la unua ŝoko kaj kelkaj konvenciaj kondolencesprimoj, Seneko senhezite turnis
sin al la tuja tasko
[9].
bedaŭro,
domaĝo1
5.
Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18
6. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Informe
8. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 13
9. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Oka
6. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Informe
8. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 13
9. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Oka
- angle:
- condolence
- beloruse:
- спачуваньне
- bulgare:
- съболезнование
- ĉeĥe:
- kondolence, soustrast, zármutek, účast
- france:
- condoléances
- germane:
- Beileid
- hispane:
- pésame, condolencia
- japane:
- 哀悼 [あいとう], お悔み [おくやみ]
- nederlande:
- condoleantie, deelneming (rouwbeklag), rouwbeklag
- pole:
- kondolencje, wyrazy współczucia
- portugale:
- condolências, pêsames
- ruse:
- соболезнование
- slovake:
- sústrasť