konkordat/o PV

konkordato

1.
POLKAT Kontrakto inter papo aŭ Vatikano kaj ŝtato pri la respektivaj rajtoj de la ŝtato kaj de la eklezio: la konkordato inter Napoleono kaj la papo.
2.
PIV1 JUREKON Interkonsento inter entrepreno minacata de bankroto kaj ties kreditoroj por eviti bankroton per restrukturado: la juĝisto nomumis tri kuratorojn kiuj, ĝis la definitiva decido pri konkordato aŭ bankroto, zorgu ke ne estas aktivaĵoj kaŝe vendataj [1].
Rim.: „Bankrotprotekta interkonsento“ verŝajne estus pli klara esprimo. La franca Vikipedio jam markis la nocion ne plu aktuala: „Ce terme n'est plus utilisé en droit français depuis la réforme de 1985“ [Wolfram Diestel]
1. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
angle:
1. concordat 2. bankruptcy protection
beloruse:
1. канкардат 2. абарона ад банкруцтва
france:
1. concordat 2. concordat de règlement
germane:
1. Konkordat 2. Stundungsvergleich, Zahlungsaufschub
hispane:
1. concordato
japane:
1. 政教協約 [せいきょうきょうやく], コンコルダート, 和議 [わぎ]
nederlande:
1. concordaat
pole:
1. konkordat
portugale:
1. concordata
rumane:
1. concordat
ruse:
1. конкордат

administraj notoj