2konsistori/o JED

konsistorio

Kuniĝo de religiaj estroj por priparoli aferojn kaj decidi.
a)
KAT Kunsido de Papo kaj kardinalaro por pritrakti gravajn aferojn de la eklezio: en la nomo de la sankta konsistorio mi proklamas vin liberaj unu de la alia [1]; papo Benedikto la 16a havis konversacion kun la membroj de la Konferenco de Prezidantoj de la plej elstaraj usonaj hebreaj organizaĵoj en la vatikana Konsistoria Salono [2].
b)
KRI Supera konsilantaro en la protestantaj eklezioj.
1. trad. J. Tiĥonov: Ĝuste tiu Münchhausen, 2009
2. Monato, Armando Zecchin: La papo pardonpetas, 2009
angle:
consistory
beloruse:
кансісторыя
ĉeĥe:
konsistoř, konzistorium
france:
consistoire
germane:
1.a Konsistorium 1.b Oberkirchenrat
hispane:
1.a consistorio
hungare:
1.a konzisztórium 1.b egyháztanács, konzisztórium
itale:
concistoro
japane:
枢機卿会議 [すうききょうかいぎ], 宗務局 [しゅうむきょく]
katalune:
consistori
nederlande:
consistorie
pole:
konsystorium
portugale:
consistório
ruse:
консистория
slovake:
konzistórium, poradný zbor

administraj notoj