*konvert/i PV

*konverti

(tr)
1.
REL Alkonduki iun al pieco, aŭ ene de propra religio aŭ ŝanĝante por nova religio: konverti pekinton; konverti kristanojn al islamo; se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi [1]; Gentiana enamiĝis al sia edzo ekde la unua tago, eklernis la serban kaj konvertiĝis al la ortodoksa eklezio [2].
2.
(figure) Per persvado alkonduki iun al nova opinio, partio: mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ konvertita al tiuj novaj doktrinoj; al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki [3]. SIN:varbi, VD:propagandi, prozelito
3.
Transformi, ŝanĝi: tiel la granda minaco de klimatovarmiĝo povas esti konvertita (ŝanĝita) al realigado de malnova revo de la homaro, verdigo de dezertoj [4]; Mayauel, la virino kiu estis unue homa estaĵo, poste diigita kaj fine konvertita en la simbolon de la agavo mem [5].
a)
EKON Ŝanĝi monkvanton de unu valuto al alia: tio helpos al ordinaraj kubanoj, al kiuj fojfoje malfacilas konverti siajn pesojn [6].
b)
FIZTEK Transformi signalon por adapti ĝin al alia transportmedio: d-ro „Proksimeco” do kolektis la „malproksimecajn” signalojn samtempe senditajn de la du sondiloj laŭlonge de sia vojaĝo, li poste konvertis ĉiun el ili en apartan sonan signalon [7].
c)
KOMP Transformi datumon, konservante la sencon de la prezentata informo: konverti la entjeron 1000000 en egalvaloran glitpunktan reelon 0.1e7; konverti mesaĝon el Unikodo en x-surogaton; konverti minusklajn nomojn al majuskloj; la konvertoservo de Amazon povas konverti de PDF al MOBI, sed tia konverto supozeble ne ĉiam bone funkcias [8]; la alvenantaj leteroj aŭtomate konvertiĝos kaj atingos la abonanton en la preferata varianto [9]; konverti musregatan programon al fingroregata [10].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:1
2. Monato, Bardhyl Selimi: Albanaj edzinoj por serbaj fraŭloj
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
4. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!
5. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
6. Monato, Alberto García Fumero: Poŝtelefonoj pese pezaj
7. Monato, Paulo Sérgio Viana: Aŭskultu simfonion, aŭskultu la universon
8. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon
9. Monato, Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!
10. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?
angle:
1. convert, cause spiritual regeneration 2. proselytize 3.c transform ~i: to port.
beloruse:
1. зьвярнуць (у веру), навярнуць (у веру), павярнуць (грэшніка), навярнуць (грэшніка) 2. схіліць (да думкі, перакананьня) 3.c канвэртаваць, ператварыць
ĉeĥe:
konvertovat, obrátit, provést konverzi, přestoupit, převádět
ĉine:
换算 [huànsuàn], 兌換 [duìhuàn], 化 [huà], 换 [huàn], 改成 [gǎichéng], 轉換 [zhuǎnhuàn], 折合 [zhéhé], 换成 [huànchéng], 入教 [rùjiào], 皈依 [guīyī]
france:
convertir
germane:
1. bekehren 2. bekehren 3.a umtauschen 3.c konvertieren ~i: portieren. 3. umwandeln, konvertieren
hispane:
convertir
hungare:
1. megtérít 2. megtérít 3.c konvertál, átalakít
japane:
改宗させる [かいしゅうさせる], 転向させる [てんこうさせる], 転換する [てんかんする], 交換する [こうかんする], 兌換する [だかんする]
pole:
nawracać, konwertować
portugale:
1. converter 3.c converter
rumane:
converti
ruse:
1. обратить (в веру), обратить (грешника) 2. склонить (к убеждению) 3.c преобразовать
slovake:
konvertovať, navrátiť niekoho, prehovoriť, prestúpiť do inej cirkvi

konvertiĝi

(ntr)
1.
Aliĝi al religio aŭ opinio, fidante al ĝi kaj agante laŭ ĝi: pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj [11]; la princo Ramzes, por certigi al si la helpon de Fenicianoj, konvertiĝis al la kulto de la diino Istar [12]; dana konvertiĝinto rajtas reprezenti la asocion [13].
2.
(figure) al [Esperanto] konvertiĝis en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista VivZam .
3.
Transformiĝi: la mono konvertiĝis ne nur en nutraĵojn kaj vestaĵojn, sed ankaŭ en novajn hejmojn kaj produktejojn [14].
angle:
convert
beloruse:
пераўтварацца, канвэртавацца, зьмяняцца, зьвяртацца (да веры)
ĉine:
3. [biàn]
france:
se convertir
germane:
1. konvertieren 3. sich umwandeln
hispane:
convertirse
japane:
改宗する [かいしゅうする], 転向する [てんこうする]
pole:
zmienić się
rumane:
transforma, schimba

konvertiĝo

REL Turniĝo al iu religio, al iu doktrino, kaj sekva ŝanĝo en sia vivmaniero: ili, aŭdinte tion, komencis interkonsili, pensante kun ĝojo pri la venko de sia instruo kaj pri la signifo, kiun por la idolana mondo havos konvertiĝo de aŭgustano [15].
15. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
angle:
conversion
france:
conversion
germane:
Bekehrung
hispane:
conversión
japane:
改宗 [かいしゅう], 転向 [てんこう]
pole:
konwersja, nawrócenie
rumane:
convertire religioasă

konvertilo

TEKKOMP Rimedo por konverti: konvertilo de x-formo al unikodo [16]; kiam por ĉiu lingvo estos servilo ([…] UNL-vortaro kaj konvertiloj […]), uzanto de Interreto preskaŭ sen rimarki tion vidos la tekstojn tradukitajn al sia lingvo [17]; elkonvertilo, alkonvertilo [18]; hidraŭlika-statika konvertilo estas hidraŭlika elemento destinita por transmisii energion de solidaj partoj en likvo-kolonon aŭ male [19].
16. Vikipedio, Unikodo
17. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
18. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
19. Vikipedio, Hidraŭlika-statika konvertilo
beloruse:
пераўтваральнік, канвэртар
ĉine:
直接成条机 [zhíjiēchéngtiáojī], 变换设备 [biànhuànshèbèi], 轉換器 [zhuǎnhuànqì], 轉爐 [zhuǎnlú]
germane:
Übersetzer, Konverter
japane:
転換器 [てんかんうつわ], 変換器 [へんかんき], 変換プログラム [へんかんプログラム], コンバーター
pole:
konwertor, przetwornik
rumane:
convertizor, captor

konvertito

REL Tiu, kiu konvertiĝis: islamo kreskas en Britio, statistikoj indikas, ke inter 2001 kaj 2010 la nombro de la konvertitoj kreskis de 60 000 ĝis 100 000 [20].
germane:
Konvertit
japane:
改宗者 [かいしゅうしゃ], 転向者 [てんこうしゃ]
pole:
neofita, przechrzta
rumane:
neofit, convertită

administraj notoj