1kozak/o

kozako

1.
En 15-17 jarcentoj en Ukrainujo kaj Rusujo: ano de milita-terkultura komunumo de liberaj novloĝantoj en nenies limlando, ekster la povo de iulanda regado. Hej, kozak' sur ĉevalo! vi kien rapidas? || Ĉu leporon, saltantan sur stepo, vi vidas? || Ĉu, ludiginte pensojn, en liber' senfina || Vi kuras pro la veto kun vent' ukraina? [1]; la kozako sur sia malgranda ĉevalo galopis rapidege sur la ebenaĵo [2] VD:vakero, vikingo, pioniro.
2.
Ĉe Dono, Kubanjo, Tereko, Amuro kaj en aliaj milit-trupaj regionoj de Rusujo: kamparano, posteulo de tiaj novloĝantoj, kaj (ĝis 1920 kaj dum la Granda Patruja milito) soldato de kavaleria trupo, konsistanta el tiaj kamparanoj: Restis kvin verstoj ĝis Jessentuki ― kozaka stacio, kie mi povus ŝanĝi ĉevalon TermKurs
3.
Nuntempe: posteulo de tiaj kamparanoj aŭ soldatoj.
1. A. Malczewski, tr. A. Grabowski: Kozako en stepo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
angle:
Cossack
beloruse:
казак
ĉeĥe:
Kozák
ĉine:
哥萨克 [Gēsàkè]
france:
Cosaque
germane:
Kosak
hungare:
kozák
japane:
コサック, コサック騎兵 [コサックきへい]
nederlande:
kozak
perse:
قزاق
pole:
kozak
portugale:
cossaco
ruse:
казак
slovake:
Kozák

administraj notoj