*krep/o UV
*krepo
Ŝtofo el delikata
lano, diafana, kun ondoforma supraĵo:
la betulo atingis la plej grandan altecon […], ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda
krepo
[1];
la ĉasisto […] demandis la mastron, kial ĉie krepo pendas en la urbo,
„ĉar morgaŭ mortos la sola filino de nia reĝo“
[2];
granda malĝojo estis ĉie en la urbo, la teatro restis fermita,
ĉiuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj
[3];
super la supro de la kadro pendis laŭra krono, sed inter la verdaj
folioj troviĝis plektita nigra banto, kaj de ĝi pendis malsupren longa funebra krepo
[4];
griza, kvazaŭ vualita de krepo
[5].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo

- angle:
- crepe
- beloruse:
- крэп
- ĉine:
- 縐 [zhòu], 绉 [zhòu], 縐綢 [zhòuchóu], 绉绸 [zhòuchóu], 縐紋紙 [zhòuwénzhǐ], 绉纹纸 [zhòuwénzhǐ]
- france:
- crêpe (textile), crêpon
- germane:
- Krepp, Flor
- hispane:
- crepé
- japane:
- クレープ, 縮緬 [ちりめん], 縮み [ちぢみ]
- katalune:
- crepé
- nederlande:
- crêpe (textiel)
- perse:
- کرپ
- pole:
- krepa
- portugale:
- crepe (têxt.)
- rumane:
- crep
- ruse:
- креп
- ukraine:
- креп